Lastaj preparoj antaŭ eldono de la nova albumeto de Martin kaj la talpoj
Post sukcesaj elstaraj registrado kaj miksado de nova albumeto akustika en la hejmstudio de Martin en Stokholmo okazis belega mastrigado en Donneville en la Studio de la Trappe fare de Triboulet..
Nun Vinilkosmo preparas elstaran bitan eldonon de la albumeto por liverado en sia muzika platformo kaj en la kutimaj elsendfluejoj…
Atendante ĝuu ĉi tiun rezuman muzikvideo-prezenton de la albumeto (kun la sono de la miksaĵo antaŭ mastrigado) kaj estu pretaj por la tago de la oficiala apero, la 25an de junio 2024 por plene ĝui tiujn 6 novajn alternativajn pop-folkajn muzikojn de Martin kaj la talpoj.
Pli pri la artisto vi povos legi irante ĉi tien !