Thomas Preece prezentas sian blogprojekton pri Esperanto-Muziko

Thomas Preece

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Thomas Preece prezentas sian blogprojekton pri Esperanto-Muziko

Esperanto-Muziko: Historio (https://eomuziko.com) estas mia blogprojekto sur la temo de Esperanto-muziko.
 

Screenshot Historio

Mi eklernis Esperanton ĉirkaŭ 2005, kaj inter miaj unuaj spertoj pri la lingvo estis ĝia muzika kulturo. Tiutempe, mia ĉefa aliro al Esperanto-muziko estis la senkostaj kantoj el la tiama retejo MusicExpress, sed eĉ per tiuj malmultaj kantoj mi rapide fariĝis ŝatanto. Poste, mi iom post iom ekhavis ne tro grandan kolekton da diskoj kaj kasedoj, sed dume ĉiam volis scii pli pri la artistoj, kaj pri kiel kaj kial ili elektis fari muzikon en Esperanto.

 

kolekto983

La originala ideo por mia blogo esence estis resumi ĉion, kio jam ekzistis en Esperanto pri la muziko de la lastaj jardekoj, kaj prezenti ĝin al ne-Esperantista publiko. Tial mi origine komencis verki en la angla, ĉar la plejmulto de miaj fontoj jam estis en Esperanto kaj facile troveblaj per Google, kaj do ripetadi tion en Esperanto ne vere donus ion novan. Sed iom post iom mi ekfaris multe pli profundan esploradon pri pli malnova kaj forgesita muziko, kaj tial lastatempe mi decidis, ke ĝi vere estu prezentita ankaŭ en Esperanto. En julio 2025 mi lanĉis ĝisdatigitan version de la retejo kun plena traduko en Esperanton, kaj ĉiuj novaj afiŝoj estos ambaŭlingvaj.

 

Screenshot Datumbazo

Aldone al la blogo estas alia projekto, Esperanto-Muziko: Datumbazo (https://db.eomuziko.com), kiu celas listigi ĉiujn eldonojn de Esperanta muziko, kune kun la kovrilbildo kaj traklisto. La datumbazo esence estas kunmetaĵo de pluraj antaŭaj provoj listigi ĉiujn Esperanto-diskojn, kaj ĝis nun ĝi enhavas 709 eldonaĵojn. Certe estas eĉ pli da muziko, pri kiu mi ankoraŭ ne scias, kaj do mi esperas iom post iom aldoni al tiu kvanto!

 

Screenshot Vinilkosmo

Muziko ĉiam estis kaj daŭre estas grava parto de Esperanto-kulturo, eĉ de la komenco de la Movado, sed pli malnova muziko, kaj antaŭ ĉio muziko eldonita nur sur vinildisko aŭ kasedo, riskas esti forgesita. Kasedoj estas aparte en danĝero, ĉar ĝenerable ili uzeblas nur por kelkaj jardekoj post la kreado, kaj tial mi volas aŭskulti kaj skribi pri laŭeble plej multe da malnova Esperanta-muziko kiam ĝi ankoraŭ ludeblas!

 

Screenshot Kajto