
Oficiala apero de la bit-albumeto La amo protektas nin La 17an de oktobro 2025
Kris Fredi (Chris-F PENDEKI), naskiĝnomo PENDEKI MUMBERE FREDDY, naskiĝis la 24-an de decembro 1999 en Butembo, provinco Nord-Kivu, en la orienta parto de Demokratia Respubliko Kongo. Filo de sinjoro MUMBERE DANI kaj sinjorino SUZANA KAVIRA, Chris-F estas kongolanda kantisto, dancisto, kantverkisto kaj interpretisto, aktiva inter Goma kaj Kirumba. Liaj talentoj alportis al li plurajn kromnomojn kiel The Voice Killer, La Supernova, Afolkino, Dancema. Li ludas muzikajn stilojn kiel Afrofolko, Afrobito, Afropopo kaj eĉ Ndombolo. En 2018, Chris-F subskribis kontrakton kun la diskeldonejo ONE TARGET MEDIA.
En siaj aperoj ĉe lokaj televidkanaloj, li deklaris ke lin influis muzikistoj kiel Innoss-B, Fally Ipupa, Sidiki Diabaté, Diamond Platnumz kaj la muzika grupo Magic System.
Li komencis kiel dancisto en diversaj stratgrupoj en sia naskiĝurbo, poste translokiĝis al Goma por labori kun la dancgrupo Black Dance. Li partoprenis en dancaj konkursoj kiel SKIF, Festival AMANI 2016, kaj Festival NANI BINGWA (1-a okazigo). Poste li forlasis Goma kaj iris al Kirumba por fondi sian propran dancgrupon nomatan SUPER CREW en 2017. Inspirite por kanti kaj progresi en sia kariero, kaj motivite de Georges Syayuwe, Moïse Nguramo kaj sia patro Mumberto Badjo, Chris-F komencis interpreti verkojn de naciaj kaj internaciaj artistoj. Li partoprenis trejnadon pri muziko, parola arto kaj bildarto organizitan de Maison One Target Media, kiu estis premiita per atestilo.
Li famiĝis post la eldono de sia kanto RUDI SHULE, kunlabore kun Adam KATSIVIRA, sub la sponsorado de Belden KANAKAKE, ĝenerala direktoro de ONE TARGET MEDIA.
Li konfirmis sian pozicion per la unuopaĵo TULIBAGHUMA (“Ĉiuj samas por la unueco de Afriko”), sponsorita de Papa SADIKI, kreante sian propran muzikstilon AFROFOLKO, produktita de SAMSKY Filmz. Jam sukcesinta en diversaj urboj de Nord-Kivu, li estis vokita de sia manaĝero por la dua produktado post TULIBAGHUMA, titolita MWANZE, produktita de CROSBY M, kiu kontribuis al lia sukceso en la Nord-Kivua provinco.
Kris Fredi eklernis esperanton en decembro 2023 en la esperanto-klubo de Goma ĉe GEK kaj KJBL. Pro tio Kris estas tre danka al la instruistoj, Alphonse Kamango Waseka, Marcelin Luheka, Jean de Dieu Kikako kaj aliaj.
Antaŭ esperantiĝi amiko de Kris nomata Knelcy parolis al li pri esperanto kaj pri ĝia grandeco. Kris iom post iom malkovris ke esperanto estas la plej bela lingvo en la mondo, pro la interna ideo de esperanto, amikeco kaj kunlaboro.
Ekde tiam Kris intencis partopreni la verdan movadon.
Kris kantis svahilajn kantojn antaŭ ol koni esperanton sed amiko, Eric Bagheni, parolis al li pri esperantaj artistoj kaj muzikistoj kiel JoMo, Joël Muhire, Klarisa, Moses Byamungu kaj aliaj.
De tiam Kris kuraĝis ekkanti en esperanto kvankam li daŭre lernas la lingvon, por kontribui per siaj esperanto-muzikoj, al la Esperanta kulturo, al la instruado de esperanto en sia lando kaj por disvastigi ilin tra la tuta mondo.
Kris jam kunlaboris kun aliaj muzikistoj en Kongo; kun Knelcy Kendakenda estis faritaj tri kantojn kune. Kun Joel Muhire li kunlaboris dum la UK en Tanzanio kaj ĉe KJBL en Goma.
Nun Kris Fredi invitas vin malkovri sian unuan esperanto-albumeton titolitan La amo protektas nin.