De registrado ĝis finpreparoj por la unua bitalbumeto de KRIS FREDI el D.R. Kongo

De registrado ĝis finpreparoj por la unua bitalbumeto de KRIS FREDI el D.R. Kongo

lL7eOsO8 r
Foto: Kris Fredi en la studio en Goma

 

Kris Fredi  enstudiiĝis  ĉe One Target Media/ Y-Shar/Nazizi en Goma la 18an de Marto 2025.
Kun la lingva asisto de Miguel Gutiérrez Adúriz inter marto kaj aŭgusto 2025, Kris Fredi  finplenumis la  registradon kaj miksadon de la kantoj  por la unua  esperanto-albumeto La amo protektas nin.

La projekto de albumeto ekis  jam pli ol jaro antaŭe, sed  ĝi  pli rapide konkretiĝis dank' al la  renkonto kun Aleks Kadar dum la Tanzania UK en 2024. Aleks Kadar impulsis la asocion Esperanto-France kunprodukti la projekton kun Vinilkosmo

La 4a de oktobro okazis la mastrigado de la albumeto  en la Studio de la Trappe ĉe Vinilkosmo en Donneville (Okcitanio, Francio) fare de Tribulet.

P1440140r 938
Fotis: Flo,  dum transigo de la miksoj  al sonbendo por mastrigado per Studer-magnetofono

 

P1440143r 938
Fotis: Flo, Studer magnetofono

 

P1440141r 938

Fotis: Flo,  Tribulet transigas de la miksojn al Studer-magnetofono 

 

P1440144r 938

Fotis: Flo,  ĝustigoj dum la mastrigado fare de la soninĝeniero Tribulet.

Video-filmeto dum la  mastriga pocezo de la unua esperanto-albumeto de KRIS FREDI en Studio de la Trappe fare de Tribulet.

Video: Flo

 

La lanĉo de la albumeto La amo protektas nin  okazos oficiale la 17an de oktobro,  estus pretas por malkovri ĉi tiun unuan Afrofolkan kaj afrobitan albumeton en esperanto  de KRIS FREDI ĉe VINLKOSMO.

Ĝi disponeblos ekde la 17a /10/2025 ĉi tie !