Kiel antaŭanoncite, hodiaŭ la 18an de februaro 2020 aperas oficiale la bita unuopaĵo de “La Pordo” de Ale Kosabela kun grava internacia kunlaboro, aperinta sub licenco (Creative Commons) en la eldonejo Vinilkosmo.
Samtempe kiel la unuopaĵo, aperas ankaŭ la oficiala versio de la muzikvideo de la kanto “La Pordo”.
“La Pordo” temas pri urĝa alvoko al socia transformiĝo. Estas vera mesaĝo kiu ĉiutage pli aktualas: ni bezonas vekiĝi kaj agi kune por plibonigi la vivkondiĉojn de ĉiuj estaĵoj kaj por protekti nian komunan domon.
Per ĉi tiu kanto Ale instigas al aktiva partopreno en nova kulturo de kunlaboro kaj frateco, kaj invitas nin ĉiujn trairi la “etan distancon inter sonĝo kaj vekiĝ’”. Ĉies pensoj kaj emocioj gravas, ĉies agoj nepras kaj urĝas!
Se vi sentas vin koncernata pri ĉi tiu temo, ni invitas vin malkovri aŭ remalkovri ĉi tiun kanton plenumitan pere de nemalgranda kvanto da artistoj kunlaborantaj kiuj ampleksigis la gravecon kaj forton de la verko de Ale.
Vidu ankaŭ la rilatan blogeron kun fotoj ĉi tie.
La bita unuopaĵo disponeblas en la muzika platformo Vinilkosmo elŝute ekde nun, la 18/02/2020 ĉi tie.
La muzikvideon vi povos spekti en tiu ĉi sama paĝo
Aŭskultu “La Pordon” elsendflue ĉe la justa elsendfluejo Muzik-Diverseco (Music Divercities) por la aliĝintoj de la ABONKLUBO: (Alklaku la ĉi suban bildon)
Por aliĝi al la ABONKLUBO alklaku la ĉi suban bildon: