Morice Benin
Karaj geamikoj,
jen ege trista novaĵo sendita hodiaŭ de Gilbert Stammbach...
Hieraŭ la 19an de januaro 2021, Morice Benin forlasis nin subite.
Estas granda doloro por ni. Li estis amiko kaj viziulo. Granda sinjoro, referenco, kiu gvidis nin de pli ol 40 jaroj.
Lia furiozo kontraŭ la drivo kaj ekscesoj de la mondo de la mono, kontraŭ la difektado de nia natura medio hipotekante nian estontecon, sed ankaŭ la profundon de lia poezio, lian fidon al amo, en la homoj, la simplecon kaj la varmecon de lia amikeco ...: ĉio ĉi mankos al ni. Estis granda franca kantverkisto, ne sufiĉe multe konata.
Gilbert ankoraŭ havis la ŝancon paroli kun li la tagon antaŭ ol Morice forpasis. Ĉio estis en ordo, li estis egala al si mem.
Li konservis esperon por nia estonteco malgraŭ la nuna mallumo.
Nun li aliris al la steloj.
Plej Amike Gilbert Stammbach kaj Floréal Martorell
"Ĝi certe mortigos vin
La Morto, la morto ...
Sed kion ĝi ne povos mortigi
estas la spuro, kiun vi estos postlasinta. "
(Morice Benin « Infiniment » / "Senfine")
Estis planite ke Morice venu al Tuluzo por registri la voĉojn kun sia filo por la esperanta versio de la kanto "Esperanto ou tard" ....
Ni tre bedaŭras...
La kongresistoj de UK en Lille en 2015 povis ĝui unu el liaj tro maloftaj esperanto-koncertoj...
Morice restos por ĉiam en niaj koroj kaj en nia esperanto-kulturo tra la kantoj kiuj li interpretis kun la helpo kaj impulso de Gilbert Stammbach (Albumo "In-spir'")
Elkoran kaj senfinan dankon Morice !
Omaĝe al Morice Benin, ni invitas vin retrovi lian biografion ĉi tie.
jen liaj esperanto-verkoj :