Armel Amiot kaj Banĝo Esperanto
La flago de Esperanto estas ĉi tiu kvinpinta stelo, kiu simbolas la kvin kontinentojn, kaj verda koloro kiel espero. Montriĝas, ke la sama stelo, krom la koloro, estas la simbolo de la marko de banĝoj Vega, senkompare la plej ŝatata de Armel Amiot...
Ĉu ĉi tiu koincido puŝis lin, dum la unua trudizoliĝo pro kovimo, ekkanti la unuan kanzonon en ĉi tiu lingvo, dum iom post iom li lernis ĝin ?
Finfine, pro tio ke la ĉefa obĵeto kiun li aŭdis pri Esperanto, estis "jes, sed ĝi estas lingvo sen kulturo"... nu, tiam prefere memkontribui al pliriĉigo de tiu ĉi kulturo pensis li por pruvi la malon!
Ĉiukaze, 6 kantojn poste, lia unua albumeto baldaŭ aperos sub la elvokiva titolo Banĝo Esperanto.
Tre frue Armel ekkunlaboris kun la hispana poeto Miguel Gutierrez por poluri siajn kantojn kaj kun Flo de Vinilkosmo por la registra asistado de la kantado….
Nun la registraĵoj estas jam pretaj .. finmiksado okazos dum la venontaj semajnoj ĝis mastrigado kun Triboulet en la Studio de la trappe…
La oficiala apero de la bita albumeto estas antaŭvidita se ĉio glatos dum aprilo ĉe la muzikeldonejo VINILKOSMO.
Eblas jam spekti ĉi sube la demovideon « Ĉio estas amo »