Unu jaron post sia unua albumeto Memorante Gondolandon, Korvaks ĉi foje revenas kun alia aro da Gondolando-inspiritaj bonaĵoj en Pli kaj plu.
Korvaks (Auckland, Nov-Zelando) liveras 15-trakan albumon kiu daŭrigas lian elektronikan stilon, donante etan plian variecon, eĉ ludante gitaron.
Ni do invitas vin malkovri ĉi tiun duan Kovaks-eldonon, kaj prezentas al vi senpage kaj libere elŝuteblan Pli kaj plu.
La bita albumo estas elŝutebla ekde la 21a de junio 2022 ĉe la albumpaĝo, vidu ĉi tie en la paĝo de Korvaks.
Muzikvideo "Tagmanĝo" de Korvaks:
Muzikvideo "Mi bedaŭras, Paŭlo"