Jam en 2020 Vinilkosmo proponis al ukraina-germana duopo ĴeLe (Ĵenja kaj Lena Wilke) distribui iliajn albumojn en sia esperanta muzik-katalogo...
kaj finfine ĉi-jare tuj post JES kaj dank' al helpo de Tomio de LPG, ĉio glatiĝis kaj ni havis la materialon necesan petitan por prepari la bit-eldonon de la albumoj de ĴeLe.
Foto: Flo! dum FESTO 2014
La aliaj albumoj de ĴeLe alvenos en la muzikan platformon iom post iom inter la jam planitaj aliaj eldonoj en la venontajn monatojn (Klarisa, Kjara, BaRok-Projekto, Martin kaj la talpoj, ktp...).
Ni invitas vin malkovri detalojn pri la familia duopo ĴeLe en la artista paĝo ĉi tie.
Tra la sonĝoj aperis sur memeldonita KD en 2010, kaj ĝi reaperas bitforme la 24an de februaro 2023 ĉe Vinilkosmo, malkovru ĉi-sekve la prezenton de la bit-eldono...
Oficiala muzikvideo "Se mi imagas" :