Oficiala eldono de la tria bitalbumo de Martin & la talpoj, Vestiĝoj hodiaŭ la 10-an de majo 2023.
Post longa paŭzo, interalie pro sanproblemoj kaj la kovim-pandemio, Martin & la talpoj revenas en 2023 kun la elektra albumeto Vestiĝoj, konsistanta el ses pecoj en bone rekonebla stilo de sendependa/alternativa pop-roko.
Kiel ĉiam temas pri nur originalaj verkoj kun teksto kaj muziko verkitaj kaj komponitaj de Martin.
Ekde Hodiaŭ Vestiĝoj aperas laŭ la kutimaj bit-formatoj disponeblaj ĉe Vinilkosmo ĉi tie.
Se vi ankoraŭ ne konas la bandon Martin & la talpoj iru al la artista paĝo ĉi tie !
Oficiala muzikvideo " Vestiĝoj ":