Kjara finpreparis sian novan albumeton "Nuda" kiu aperos oficiale la 25an de julio 2023

Kjara finpreparis sian novan albumeton Nuda kiu aperos oficiale la 25an de julio 2023.

 

 

Nuda estas la titolo de la nova 4-titola albumeto de Kjara. Ĝi disponeblos ĉe Vinilkosmo ekde la 25a de julio 2023 por regali vin laŭ KD-fizika formato sed ankaŭ en la kultimaj bitformatoj kaj elsendflue.
La tekstojn origine verkis Kjara kaj ilin adaptis en esperanto Federico Gobbo.
Nuda estas intimista albumeto kun nur voĉo de Kjara kaj piano ludata de la talenta pianisto Simone Migani.

Amantoj de la muziko kaj voĉo de Kjara, sed ne nur, estos ravitaj....
Kjara atendas vin ĉiujn la 25an de julio kaj diras al vi ĝis tre baldaŭ!

Baldaŭ ĉe Vinilkosmo ĉi tie en la artista paĝo de Kjara.