Apero de "Jen nia Viv-River' " de BaRok-Projekto

Hodiaŭ okaze de la Esperanta Tago aperas oficiale ĉe Vinilkosmo la bita albumeto (EP) Jen nia Viv-River'  de la brazila potenc-metala bando BaRok-Projekto.


barok Jen nia Viv River500

Ĉi tiu 6-titola albumeto celas antaŭanonci la plenan albumon kiun preparas la bando kaj kiu aperos meze de la jaro 2016 (por UK)

Jen nia Viv-River' disponeblas ekde nun en la elŝutejo de VINILKOSMO.
Albumetpaĝo por elŝuti laŭ MP3, FLAC kaj OGG formatoj ĉi tie!
 

Ĝi ankaŭ disponeblas en la elsendfluejoj tra l' ABONKLUBO 
 

La artista paĝo de BaRok-Projekto