GRAVA INFORMO: Kantotekstoj en mp3-dosieroj ĉe Vinilkosmo !
Ekranbildo de Windows Media Player (kun kantoteksto)
Ĉe nia eldonejo Vinilkosmo la tekstoj de la kantoj estas troveblaj en la sondosieroj mem, kiel meta-datumo, kaj dum aŭskultado de la muziko oni povas vidigi ilin per multaj muzikaj programoj/apoj
- tamen bedaŭrinde ne per ĉiuj.
Plej simpla solvo estas por mp3-dosieroj uzi la programon Windows Media Player (WMP). Estu atenta, ne temas pri similnoma defaŭlta programo de Windows-10, sed pri alia programo, plej ofte trovebla en vindozo mem. Vi povas trovi la programon WMP en via komputilo, ĉar fakte ĝi estas parto de vindozo, kaj estas trovebla en la Start-menuo, vidu la aldonitan ekran-foton.
Tamen se ne, do elŝutebla ĉe https://www.01net.com/telecharger/multimedia/lecteurs_video_dvd/windows-media-player.html .
Ikono de Windows Media Player
Alia eblo estas uzi la multoscian programon VLC-Videolan, elŝuteblan ĉe https://www.videolan.org/vlc/
Ikono de VLC
Ekranbildo de VLC (kun kantoteksto)
- aŭ aliajn programojn kiel MediaMonkey, iTunes, JetAudio, KMPlayer, Quicktime, Foobar2000, Winamp, Music Bee, ktp.
(Atentu, ĉe VLC vi trovas la tekston en la menu-vico "iloj - medioinformoj - metadatumoj - rulumu suben").
Eluzu tiujn eblojn, kaj vidu la tekstojn de la kantoj dum vi aŭskultas la muzikon!
Kantu kune!
Kunredaktis László Szilvási kaj Floréal Martorell.