Post la apero de 3 novaj albumoj en la pasinta 15a de junio (vidu la informon en nia blogo, jOmO okcitanas, Espo Despo Bosniumas, Solotronik Kompendium).
Hodiaŭ la 13a de julio estas la "Tutmonda Tago de Rokmuziko" kaj la brazila bando BaRok-Projekto kune kun Vinilkosmo elektis tiun memorindan tagon kiel oficialan aperdaton de la bita albumo Sovaĝa animo por antaŭanonci la preparon de la fizika versio sur KD kiu aperos dum aŭgusto en Brazilo kaj ĉe vinilkosmo.com.
Vi estas invitataj malkovri la bandon BaRok-Projekto kaj siajn verkojn legante la biografion ĉi tie!
La bita albumo (mp3- ogg) Sovaĝa animo de BaRok-Projekto disponeblas ekde la 13a de julio ĉe Vinilkosmo.
La Fizika albumo sur KD aperos en Aŭgusto 2016 ĉi tie!
Kaj jen video-teksto de nova versio de la kanto "La plej bona ĉasisto" kiu aperas kiel kroma trako en la nova albumo.