
Albumo ref.: VKKD110-043
KD 15 titoloj – 66:54 mn + 15 instrumentaj MP3 por karaokeo
Disponebla laŭ MP3 – 320 Kb/s kaj OGG formatoj
Originoj - Zhou-Mack Mafuila – Corbeil Essonnes, Francio / Kinŝaso, D.R. Kongo
Produktita de Vinilkosmo © 2012
Atentigo : **La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj bitformatoj, alklakante sur la dezirata formato:
OGG , FLAC , aŭ Elsendfluo (MUZIK-KLUBO).
Kontaktu nin por mendi unuopajn trakojn por elŝuti en mp3 aŭ alia formato.
Apero de la KD-albumo Originoj la 7-an de aprilo 2012
Zhou-Mack Mafuila konsideras muzikon unuavice kiel liberecon!
Lia muzika kulturo radikas en regeo kaj konga rumbo. Sed ĝi ankaŭ orientiĝas laŭ tre persona vojo kaj stilo dank’al liaj vojaĝoj kaj renkontiĝoj kun multaj aliaj muzikistoj, kio senmanke inspiris lian kosmopolitan kaj miks-etnan manieron komponi kaj ludi.
Liaj memskribitaj tekstoj ĉefe alvokas pacon (‘Damoklo’), amon (‘Intergenta am’’), liberecon (‘Vivu Afrik’’), ŝanĝadon (‘Ŝanĝi’), festadon (‘Muziko invitas’), kaj inviton al dansado (‘Ĉu bone?’), laŭ la ritmo de lia afrikinflua regeo. Tra simbiozo de sudaj kaj nordaj ritmoj, kaj kondenso de bonaj vibroj, Originoj estas laborfrukto de pluraj jaroj kun altkvalitaj muzikistoj, kiel La Fève kaj multaj aliaj kunlaborantoj, samkiel du esceptaj korusaninoj, Manassé kaj Malou. Unu akustikgitara numero, adaptita de poemo de svedino Sara Török, portas nin en Sud-Afrikon.
Kiel indikas sia nomo, ĉi tiu albumo kondukos vin al la originoj de tiu varma, kolorplena, kaj originriĉa muziko.
Zhou-Mack Mafuila estas:
- Tufuene Mafuila (Zhou-Mack): ritma gitaro, akustika gitaro, kaj kantado.
Kunlaborantaj muzikistoj:
- Fabien Alibert: basgitaro.
- Manassé Izolele: koruso.
- Malou Maniengui Lounianga: koruso.
En ‘Infanoj de Afriko’, ‘Roza’, kaj ‘Senkompata mondo’:
- Bruno Mongazon: gitara solludo.
- Romain Spizer: drumaro.
- Vladimir Msika: klararo.
En ‘Originoj’ kaj ‘Damoklo’:
- Benjamin Lambert: gitara solludo.
- Nicolas Chatain: klavaro.
- Vincent Gaertner: drumaro.
En ‘Muziko invitas’, ‘Ĉu bone?’, ‘Intergenta am’’, ‘Homoj/Bantu’, ‘La fluo’, ‘Ŝanĝi’, kaj ‘Marcelina’:
Ĉiuj membroj de La Fève:
- Fabien Alibert: basgitaro.
- Benjamin Lambert: gitara solludo.
- Frédéric Gomez: gitara solludo.
- Nicolas Chatain: klavaro.
- Julien Orthet: klavaro.
- Vincent Gaertner: drumaro.
Gastoj:
- Laura Maspimby: saksofono (en ‘Originoj’).
- Mael Boniface: klavaro (en ‘For la malesperon’).
- Romain Ginestine Nacenta: infanvoĉo (en ‘Ŝanĝi’).
Registrado de instrumentoj: Home Studio Nico (La Fève).
Registrado de voĉoj (kantado kaj korusoj), akustika gitaro en ‘Haŭto’, klavaro en ‘For la malesperon’, kaj miksado: Triboulet, Studio de la Trappe/Vinilkosmo, Donneville.
Mastrigado: Alexis Bardinet, Globe Audio, Bordeaux.
Fotoj (kovrilo kaj scenejo): Fabien Alibert.
Foto (koncerto en paĝo 2): Sylvain Levron.
Grafika aranĝo (libreto kaj kovrilo): Ivimages (Yves Charlot).
ABONKLUBO
Subtenu aktive la muzikeldonejon Vinilkosmo kaj ĝian muzikan produktadon en esperanto, la aperon de novaj albumoj, aŭ la reeldonon de malnovaj albumoj.
La sola alternativo estas ke ĉiuj kiuj volas daŭre aŭskulti esperantan muzikon de la katalogo de Vinilkosmo tra la justa elsendfluejo Muzik-Diverseco kaj aliloke, aliĝu al la ABONKLUBO.
Eblas ankaŭ konsulti la muzikajn novaĵojn de la Blogo aŭ en la Informletero de Vinilkosmo.