Sen elizi'

Sen Elizi' - Ĵak Le Puil
Prix
12,50 €
Sen elizi'
Thaumiers  (Bourges, Francio) - 2014


Albumo ref.: VKKD124-058
KD 14 titoloj – 37:32 mn 
Disponebla laŭ MP3 – 320 Kb/s kaj OGG formatoj 

Sen elizi' - Ĵak Le Puil – Thaumiers (Bourges, Francio)
Poduktita de Ĵak Le Puil/Vinilkosmo © 2014
 

Atentigo : **La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj bitformatoj, alklakante sur la dezirata formato: 
OGG , FLAC , aŭ  Elsendfluo (MUZIK-KLUBO).

  Kontaktu nin por mendi unuopajn trakojn por elŝuti en mp3 aŭ alia  formato.

 

Daŭre protest-, am-, kaj ŝerckanzonoj dek jarojn post Mi estas, jen la dua KD de Ĵak Le Puil.

Ĵak registris sian unuan albumon sur kasedo, Danĝera ul’ en 1977, kaj poste tri aliajn: Revenas mi en 1980; De Pont-Aven al Varsovi’ en 1985; kaj Ne donu tro en 1993. Do estas ne malpli ol 37 jaroj da ĉeesto kiun Ĵak dediĉas per tiu ĉi albumo.

Vi trovos en tiu ĉi dua KD naŭ originalajn titolojn komponitajn de Ĵak laŭ tekstoj de Christian Sedant, Eŭgeno Miĥalski, Jopetro Danvy, Stefan Maul, Marjorie Boulton, Mazda, Georgo Lagrange, kaj li mem. Ankaŭ tri tradiciajn: ‘Ho belulin’’ en traduko de Renato Corsetti, ‘La kavaliroj de l’ ronda tablo’ en traduko de Michel Duc Goninaz, kaj ‘La edzino de la kolportisto’ en traduko de Jacques Manceau. Restas du tradukitaj kanzonoj: ‘Klifo kaj maro’ de Ghislain Schreurs en traduko de Georgo Lagrange, kaj ‘Revenas mi’ de Jean-Pierre Ferland en traduko de Jopetro Danvy.

Ĵak Le PUIL en ĉi tiu albumo estas:
Jacques Le Puil: kanto

Gastmuzikistoj:
JoMo (Jean-Marc Leclercq): gitaro, balalajko
Pjer Buvje (Pierre Bouvier): Kontrabaso
Jean-Claude Patalano: aldo- kaj soprano-saksofonoj, klarneto, transversa fluto
Yo: drumo

Registrado komence de julio 2014, miksado kaj mastrigado en septembro-oktobro 2014
Studio: Studio de la Trappe/Vinilkosmo, Donneville (Tuluzo)
Soninĝeniero: Tribulet

Koncepto kaj realigado de la KD-libreto: Serĝo Sir’
Fotoj: Flo kaj Ivo Charlot

Video-realiganto: Yves Charlot (Ivimages)








ABONKLUBO

Subtenu aktive la muzikeldonejon Vinilkosmo kaj ĝian muzikan produktadon en esperanto, la aperon de novaj albumoj, aŭ la reeldonon de malnovaj albumoj.

La sola alternativo estas ke ĉiuj kiuj volas daŭre aŭskulti esperantan muzikon de la katalogo de Vinilkosmo tra la justa elsendfluejo Muzik-Diverseco kaj aliloke, aliĝu al la ABONKLUBO.

Eblas ankaŭ konsulti la muzikajn novaĵojn de la Blogo aŭ en la Informletero de Vinilkosmo.

ABONKLUBO

Kantotekstoj

Vi devas esti abonanto (ABONKLUBO) aŭ esti aĉetinta ĝin ĉi tie por aliri la kantotekstojn.