Emocioj (Part. A)

Emocioj (Part. A)
Prix
5,00 €
Emocioj (Part. A)
Sofio (Bulgario) - 2014

 

Albumo ref.: VKKD126-A
7 titoloj – 21:26 mn 
Disponebla laŭ MP3 – 320 Kb/s kaj OGG formatoj 

Emocioj - Veselin Damjanov – Bulgario 
Poduktita de Wally G. du Temple © 2014

 

Atentigo : **La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj bitformatoj, alklakante sur la dezirata formato: 
OGG , FLAC , aŭ  Elsendfluo (MUZIK-KLUBO).

  Kontaktu nin por mendi unuopajn trakojn por elŝuti en mp3 aŭ alia  formato.



Jen omaĝo al Veselin Damjanov, fama esperanta bulgara operkantisto. Tiuj ĉi kantoj estis registritaj okaze de lia turneo en Kanado en 1984 kaj aperintaj en tiama albumo eldonita de Wally G. du Temple. Kaj estas reeldonitaj en la omaĝa KD-kompilaĵo “Emocioj”. Tiu parto konsistas el sep kantoj el kiuj plejparte estas arioj famkonataj el la lirika kaj oper-repertuaro (Figaro, Mefisto, Danilo, Rac), sed ankaŭ de tradiciaj kantoj kiel ekzemple la rusa “Kalinka”. La tiamaj muzikaĵoj estis bitigitaj, remastrigitaj, kaj disponeblaj por ĉiuj en formato kies longdaŭrecon Veselin Damjanov certe amintus!

Veselin Damjanov en ĉi tiu albumo estas:
-Veselin Damjanov: voĉo 
-Bruce Jhonston: Piano

Registrita en la Studio Goldrush Recording Company en Vankuvero (Kanado) en 1984
Soninĝenieroj: Simon Garber, Charlie Knowkles kaj Phil Posner
Bitigita kaj mastrigita de: Simon Garber kaj Charlie Knowkles en 2013

Koncepto kaj realigado de la kovrilo: Mark Dowding - Windgod Media Services 

 








ABONKLUBO

Subtenu aktive la muzikeldonejon Vinilkosmo kaj ĝian muzikan produktadon en esperanto, la aperon de novaj albumoj, aŭ la reeldonon de malnovaj albumoj.

La sola alternativo estas ke ĉiuj kiuj volas daŭre aŭskulti esperantan muzikon de la katalogo de Vinilkosmo tra la justa elsendfluejo Muzik-Diverseco kaj aliloke, aliĝu al la ABONKLUBO.

Eblas ankaŭ konsulti la muzikajn novaĵojn de la Blogo aŭ en la Informletero de Vinilkosmo.

ABONKLUBO

Kantotekstoj

Vi devas esti abonanto (ABONKLUBO) aŭ esti aĉetinta ĝin ĉi tie por aliri la kantotekstojn.