
Albumo ref.: VKKD126-B
6 titoloj – 24:04 mn
Disponebla laŭ MP3 – 320 Kb/s kaj OGG formatoj
Emocioj - Joëlle Rabu – Vankuvero (kanado)
Poduktita de Wally G. du Temple © 2014
Atentigo : **La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj bitformatoj, alklakante sur la dezirata formato:
OGG , FLAC , aŭ Elsendfluo (MUZIK-KLUBO).
Kontaktu nin por mendi unuopajn trakojn por elŝuti en mp3 aŭ alia formato.
Tiu ĉi dua parto de la album-kompilo “Emocioj” ekas per du instumentaĵoj de Tom Neville kaj Charlie Knowles, kaj sekvas du unikaj versioj de Édith Piaf kantitaj en esperanto (“La vivo rozas”, “Himno al amo”), eltiritaj de la vinildisko de Joëlle Rabu, “Passport”. Estas ankaŭ du propraj kantoj de Joëlle Rabu.
Ĉi tiu albumo datiĝas de la renkontiĝo de Joëlle Rabu kaj Veselin Damjanov, kiu konvinkis Joëlle adopti esperanton por elradiigi sian belegan voĉon trans limojn. La albumeto finiĝas per plurlingva kanto de Joëlle Rabu, titolita “Esperanto”.
Joëlle Rabu en ĉi tiu albumo estas:
Interludoj:
-Tom Neville: aranĝoj, gitaro, mandolino kaj violono
-Robert Neville: irlanda fluto
-Charlie Knowles: Baso, "Fretless trombono"
-Ron Stelting: perkutinstrumentoj
-Jack Stafford: clarneto
-Joëlle Rabu: voĉo
-J. Douglas Dodd: aranĝoj, akordiono, gitaro, sintezilo
-Claude Piron: Esperanto tradukado (Edith Piaf, J. Rabu)
-Charlie Knowles: baso , violonĉelo, gitaro, harmoniaj voĉoj
-Tom Neville: violono, gitaro, banĝo
-Reg Block: gitaro
Por la kanto "Esperanto"
-Bruce Rodney Dunn : dirigento de la Canada okcidenta chambra Orkestro
-Marl koening : Koncertmajstro
-Robert MacDonald: clarneto
-Elizabeth McBurney: flute
-Bruce Dunn: korno
-Brian G'Froerer: korno
-Gordon Cherry: trombono
-Douglas Sparkes: trombono
-Reg Block: gitaro
-Sal Ferreras: timbalo, perkutinstrumentoj
-Scott Robertson: tamburo
-Robert Lang: dirigento de la Vankuvera Infankoruso
Registrita en la Studio Goldrush Recording Company en Vankuvero (Kanado) en 1984
Soninĝenieroj: Simon Garber, Charlie Knowkles kaj Phil Posner
Bitigita kaj mastrigita de: Simon Garber kaj Charlie Knowkles en 2013
Koncepto kaj realigado de la kovrilo: Mark Dowding - Windgod Media Services
ABONKLUBO
Subtenu aktive la muzikeldonejon Vinilkosmo kaj ĝian muzikan produktadon en esperanto, la aperon de novaj albumoj, aŭ la reeldonon de malnovaj albumoj.
La sola alternativo estas ke ĉiuj kiuj volas daŭre aŭskulti esperantan muzikon de la katalogo de Vinilkosmo tra la justa elsendfluejo Muzik-Diverseco kaj aliloke, aliĝu al la ABONKLUBO.
Eblas ankaŭ konsulti la muzikajn novaĵojn de la Blogo aŭ en la Informletero de Vinilkosmo.