
Atentigo : **La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj bitformatoj, alklakante sur la dezirata formato:
OGG , FLAC , aŭ Elsendfluo (MUZIK-KLUBO).
Kontaktu nin por mendi unuopajn trakojn por elŝuti en mp3 aŭ alia formato.
Apero de la unuopaĵo la 18an de februaro 2020
La Pordo estis originale publikigita en la albumo Revolucio en Pajleraro.
Urĝa alvoko al socia transformiĝo, ĝi tuj fariĝis unu el la plej aŭskultataj kantoj de Ale Kosabela. Ĝia mesaĝo estas ĉiutage pli aktuala: ni bezonas vekiĝi kaj agi kune por plibonigi la vivkondiĉojn de ĉiuj estaĵoj kaj por protekti nian komunan domon. Kiel diras Ale: “Estas eta distanco inter sonĝo kaj vekiĝ’”, sed se ni deziras aktive partopreni en nova kulturo de kunlaboro kaj frateco, ni devas trairi tiun etan distancon kaj vekiĝi. Niaj pensoj kaj emocioj gravas, niaj agoj nepras kaj urĝas.
La ĉefa trajto de Esperantujo estas ĝia internacieco. Pro tio, ĉi tiu unuopaĵo estas speciale interesa por nia komunumo. Temas pri internacia kunlaboro en la stilo de “Ludado por Ŝanĝiĝo” (Playing for Change). La Pordo, kanto originale verkita en esperanto fare de Alejandro Cossavella, estas prezentita ĉi tie per la voĉoj de plurnacia teamo. La sonmaterialo estis kunordigita, miksita, kaj mastrigita en Toulouse, Francio, kaj la bildoj de la video estis muntitaj fare de Rogener Pavinski en Brazilo. Akompanas ĉi tiun registraĵon la karaokeo de la kanto por ke vi povu kanti hejme aŭ fari novajn versiojn. Ni esperas ke vi ŝatos la rezulton kaj ke ĝi estos ankaŭ inspiro por novaj projektoj tiaj.
Frateca kunlaboro per lingvo neŭtrala... ĉu ne estas tio kion ni sonĝis kiam ni sciis pri la idealoj de esperanto? Ĉu ne estas tio kion ni imagas por la estonteco?
Aŭskultante La Pordo-n, vi eniros en tiun etoson…. profitu ĝin.
En tiu ĉi unuopaĵo la aŭtoro kaj komponisto estas:
- Ale Kosabela (Alejandro Cossavella)
Kun la partopreno de la jenaj muzikistoj kaj gekantistoj:
el Argentino
- Ale Kosabela: voĉo
- Ricky Saenz Paz: programado, gitaroj, basgitaro
el Benino
- Mireille Hounkpe: ina koruso (en Tuluzo)
el Bosnio/Danio
-Amir Hadžiahmetović: voĉo
el Brazilo
- Flávio Fonseca: voĉo
- Rogener Pavinski: voĉo
el Francio/Okcitanio (Tuluzo)
- Anne Mamour: ina koruso
- Floréal Martorell: vira koruso
- Françoise Eriksen: ina koruso
- Jean-Claude Patalano: vira koruso, voĉo
- JoMo: vira koruso, voĉo
- Linda Lenepveu: voĉo kaj ina koruso.
el Germanio
- Jonny M: voĉo
el Italio
- Kjara (Chiara Raggi): voĉo
el Svedio
- Ĵomart kaj Nataŝa: voĉo
Registrado de la muziko en la studio El Tren (Bonaero, Argentino) en 2005
Soninĝeniero: Ricky Saenz Paz
Registrado de la tuluzaj voĉoj kaj miksado de la projekto en Studio Audiopole en Ramonville St.-Agne (Tuluzo) en novembro 2019 kaj januaro 2020
Soninĝeniero: Jean-Claude Patalano
Mastrigado: Triboulet en Studio de la Trappe/Vinilkosmo en Donneville en februaro 2020
Video-muntado kaj realigado: Rogener Pavinski en Brazilo en februaro 2020
Grafika kreado de la kovrilbildo: Rogener Pavinski, Jean-Claude Patalano
iuj rajtoj rezervitaj
ABONKLUBO
Subtenu aktive la muzikeldonejon Vinilkosmo kaj ĝian muzikan produktadon en esperanto, la aperon de novaj albumoj, aŭ la reeldonon de malnovaj albumoj.
La sola alternativo estas ke ĉiuj kiuj volas daŭre aŭskulti esperantan muzikon de la katalogo de Vinilkosmo tra la justa elsendfluejo Muzik-Diverseco kaj aliloke, aliĝu al la ABONKLUBO.
Eblas ankaŭ konsulti la muzikajn novaĵojn de la Blogo aŭ en la Informletero de Vinilkosmo.