Intergalaksia

Intergalaksia  -  Voĵaĝo
Prix
8,33 €
Intergalaksia
Tuluzo (Okcitanio, Francio) - 2022

 

Albumo ref.: VKBA036-085 
Bita albumo 13 titoloj - 45:17 mn, disponebla laŭ MP3 – 320 Kb/s - OGG - FLAC - elsendfluo formatoj 

Intergalaksia - Vojaĝo – Tuluzo (Okcitanio, Francio)
Bita albumo kunproduktita de Vojaĝo/Jean-Claude Patalano/Vinilkosmo © 2022

 

Atentigo : **La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj bitformatoj, alklakante sur la dezirata formato: 
OGG , FLAC , aŭ  Elsendfluo (MUZIK-KLUBO).

  Kontaktu nin por mendi unuopajn trakojn por elŝuti en mp3 aŭ alia  formato.


Oficiala apero de la bita albumo la 20an de majo 2022 


Por ĉi tiu nova albumo, la muzikistoj de Vojaĝo serĉis alian vojon en stilo rilata al la aspiroj de la momento sed kiu ĉerpus el la fontoj de progresiva roko, ĵazroko, kaj nuntempa klasika muziko. Tuluzo estante la urbo de aero kaj spaco, estis tute nature ke la laboro estu orientita al kosmo. Oni do interkonsentis titoli la albumon Intergalaksia.

La melodiaj konstruoj de ĉi tiu nova verko prezentas tre apartajn strukturojn, kiuj ofte surprizas la aŭskultanton. La sonkonstruaĵo kreita de Vojaĝo situas ĉe la vojkruciĝo de la nuna elektronika muziko, ĵazo, kaj klasika muziko per subtila uzo de supermetoj de melodiaj linioj (kontrapunkto) kiuj respondas unu al la alia, kuniĝas, kaj kunmetiĝas por formi tre kompleksan muzikarkitekturon. La uzo de kvarakordoj ("kvartal"-harmonio), precipe por la rifoj, donas nu-ĵazan (nov-urban ĵazon) sonon al la muziko kaj la ritmoj, foje ternaraj foje binaraj, infuzas ĝin per funka pulsado kiu instigas dancon.

Iuj pecoj estas organizitaj kiel brazilaj ŝoroj, aliaj kiel filmmuzikoj, kiu transportas la aŭskultanton al neverŝajnaj lokoj, kreante sonpejzaĝojn, strangajn kaj elvokajn etosojn. En sia nova albumo, Vojaĝo volonte miksas samplitajn sonojn kaj elektronikajn instrumentojn kun tradiciaj blovinstrumentoj, kaj ni spektas verajn dialogojn inter fluto, sopransaksofono, tenorsaksofono, klarneto, bombardo, voĉo, kaj sinteziloj.

Kiel en la unua albumo Planedo nia, la tekstoj de Intergalaksia estas rezolute engaĝitaj al la defendo de la naturo kaj amikeco inter la popoloj. Estas do tute nature, ke Vojaĝo denove elektis verki siajn tekstojn en esperanto, la justa internacia lingvo. Ĉifoje, granda parto estas rezervita por la muziko punktita aŭ per poemoj aŭ per kantoj en esperanto. 

Inter la temoj kovritaj en la albumo estas: perdita ĝardeno (freneza urbanizado), tempo (pridubante la naturon de tempo), la espero iam vidi homojn vivi en paco (kaj paroli ununuran lingvon), la ekzisto de ekstertera vivo, la marŝo por pli bona estonteco (klimata marŝo), la alvokoj de popolo trafita de sekeco, ktp.

Intergalaksia estis realigita de:
Gilles Bénard: piano, sinteziloj
Didier Jéol: tamburoj, elektronikaj perkutiloj
Didier Kerboull: baso, basa sintezilo
Jean-Claude Patalano: soprana saksofono, tenora saksofono, klarneto, fluto, ventoregilo, bombardo, sondezajno, kantotekstoj, muzikaj komponaĵoj, aranĝoj

Gasta artisto: Linda Le Nepveu, transversa fluto, kanto

Registrado kaj miksado: Jean Claude Patalano en studio Audiopôle (Ramonville, Okcitanio)
Mastrigado: Triboulet, Studio La Trappe
Reviziado de la kanto-tekstoj : Rikardo Cash
Grafikaĵo de la albumkovrilo: pentraĵo de Didier Jéol
Fotoj: Simone Grinfeld 

 








ABONKLUBO

Subtenu aktive la muzikeldonejon Vinilkosmo kaj ĝian muzikan produktadon en esperanto, la aperon de novaj albumoj, aŭ la reeldonon de malnovaj albumoj.

La sola alternativo estas ke ĉiuj kiuj volas daŭre aŭskulti esperantan muzikon de la katalogo de Vinilkosmo tra la justa elsendfluejo Muzik-Diverseco kaj aliloke, aliĝu al la ABONKLUBO.

Eblas ankaŭ konsulti la muzikajn novaĵojn de la Blogo aŭ en la Informletero de Vinilkosmo.

ABONKLUBO

Kantotekstoj

Vi devas esti abonanto (ABONKLUBO) aŭ esti aĉetinta ĝin ĉi tie por aliri la kantotekstojn.