
Albumo ref.: VKBA041
Bita albumo 14 titoloj - 40:47 mn, disponebla laŭ MP3 – 320 Kb/s - OGG - FLAC - elsendfluo formatoj
En Esperantujo - ĴeLe – Ŝwedt (Germanio)
Albumo produktita de ĴeLe © 2014 / Bita eldono kaj distribuado de Vinilkosmo © 2023
Atentigo : **La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj bitformatoj, alklakante sur la dezirata formato:
OGG , FLAC , aŭ Elsendfluo (MUZIK-KLUBO).
Kontaktu nin por mendi unuopajn trakojn por elŝuti en mp3 aŭ alia formato.
Oficiala apero de la bit-albumo la 21an de aprilo 2023
La 3a albumo En Esperantujo de ĴeLe prezentas kolekton de tute diversaj kantoj verkitaj ekde 1987 ("Salut‘ al vi, amikoj", "Ho, renkontiĝo", "Sezonoj", "Via ravo") ĝis 2014 ("La solulo", "Danĝera gluo", "Krio", "Dancu kun mi").
La kanto "En Esperantujo" temas pri la Esperanto-spertoj de la duopo ĴeLe en kaj dum Esperanto-aranĝoj.
Ĝi ekde tiam eksonas en ĉiuj koncertoj de ĴeLe.
Do, plezuru kun ni
la etoson unikan,
kantu kune kun ni
kaj brakumu amikojn
En tiu ĉi albumo ĴeLe estas:
Tekstoj kaj muziko: Lena Wilke (krom 3 kaj 13: de nekonataj aŭtoroj)
Ĵenja: kantado, violono, akustika gitaro, ukulelo, metalofono
Lena: kantado, piano, akustika gitaro, drumado, blovharmoniko
Eva-Maria Höhne: kontrabaso
Mike Hesche: akustika kaj elektra gitaroj
Registrado kaj miksado en studio de la Muzika Arto-Lernejo de Schwedt (Germanio)
Soninĝeniero: Mike Hesche
Muzikproduktisto: Dieter Wilke
Foto por la kovrilo: Claudia Heinze
ABONKLUBO
Subtenu aktive la muzikeldonejon Vinilkosmo kaj ĝian muzikan produktadon en esperanto, la aperon de novaj albumoj, aŭ la reeldonon de malnovaj albumoj.
La sola alternativo estas ke ĉiuj kiuj volas daŭre aŭskulti esperantan muzikon de la katalogo de Vinilkosmo tra la justa elsendfluejo Muzik-Diverseco kaj aliloke, aliĝu al la ABONKLUBO.
Eblas ankaŭ konsulti la muzikajn novaĵojn de la Blogo aŭ en la Informletero de Vinilkosmo.