
Albumo ref. : VKKD030-014
KD 31-titoloj – 66 : 30 mn + 4 aldonaj trakoj
Disponibla laŭ MP3 – 320 Kb/s, OGG kaj FLAC formatoj
Esperanto Subgrunde – Internacia
Kunproduktita de La Blua Papilo/Vinilkosmo © 2000
Atentigo : **La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj bitformatoj, alklakante sur la dezirata formato:
OGG , FLAC , aŭ Elsendfluo (MUZIK-KLUBO).
Kontaktu nin por mendi unuopajn trakojn por elŝuti en mp3 aŭ alia formato.
Dek unu jarojn post ĝia apero, Vinilkosmo kaj La Blua Papilio disponigas por libera aŭskultado la Kompilo Esperanto Subgrunde.
Dek unu jarojn post ĝia apero, Vinilkosmo kaj La Blua papilio (Brazila alternativa muzikeldonejo) disponigas por libera aŭskultado la Kompilo Esperanto Subgrunde.
Kunproduktado franc-brazila prezentante 15 bandojn anarkipunkaj, hardkoraj, grinckoraj, krustkoraj, traŝaj, ktp... el 4 landoj :
Piĉismo (Ukrainio), Araukana, Gepatra Averto, Stomaka Korodo kaj DHC (Brazilo), Alaksio kaj la Galaksioj el Kanado, La Konkoj, La Bestoj, La Valsistinoj, La Drinkomaniuloj, Toksa Frenezo, Araŝ-Mumut', Violenta Topaloff, Traŝ-Bog' kaj Hom-faktor' (Francio).
Kiel kromaĵoj 4 titoloj
- "Esperanto" de Araukana eldonita en 1999 el ilia Vinila disketo.
- "La bonaj vortoj" de Piŝamadurjes (Pixamanndurries, Katalunio) eldonita en 1995 el Vinilkosmo-Kompil' Vol.1
- "Korespondi deziras" de Piĉismo eldonita en 1996 el Vinilkosmo-Kompil' Vol.2 '
- "Amromanco" de Bruego la ruĝa (Varcarm le rouge, Francio) eldonita en 1996 el Vinilkosmo-Kompil' Vol.2
La projekto Esperanto Subgrunde naskiĝis dank’al la kunlaboro de la du sendependaj eldonejoj Vinilkosmo en Francio kaj La Blua Papilio en Brazilo.
Ĉiuj bandoj kaj kunlaborantoj partoprenis propravole kaj senpage al tiu ĉi kompilaĵo solidarece al la brazila asocio IBCC de São Paulo por la projekto “Libereco”, por kiu la profitoj de la vendoj de la KDoj estis dediĉitaj. Tiu asocio helpas la virinojn kun modestaj enspezoj por kuracadi ilian mamkanceron. La grafikaĵoj de la KD-kovrilo, de la banderolo, kaj de la disko estis realigitaj de unu inter ili, Lourdinha Borges, kiu skribis ĉi tion:
“Mi dezirus ke tiuj ĉi bildoj fariĝu simboloj de forto kaj espero.”
Hodiaŭ la KD estante entute elĉerpita, laŭ komuna decido la muzikistoj de la bandoj kaj la eldonejoj decidis disponigi libere kaj senpage tiun ĉi virtualan reeldonon de la kompilaĵo en decembro 2020 ĉe la muzika platformo de Vinilkosmo, kun krome kvar aldonaj trakoj el aliaj diskoj kaj kompilaĵoj.
ABONKLUBO
Subtenu aktive la muzikeldonejon Vinilkosmo kaj ĝian muzikan produktadon en esperanto, la aperon de novaj albumoj, aŭ la reeldonon de malnovaj albumoj.
La sola alternativo estas ke ĉiuj kiuj volas daŭre aŭskulti esperantan muzikon de la katalogo de Vinilkosmo tra la justa elsendfluejo Muzik-Diverseco kaj aliloke, aliĝu al la ABONKLUBO.
Eblas ankaŭ konsulti la muzikajn novaĵojn de la Blogo aŭ en la Informletero de Vinilkosmo.