
Albumo ref : VKKD087-028
KD-ekstra 12 titoloj - 38:00 mn + remiksa mp3 titolo kaj 2 videoj
Pli ol nenio - MARTIN & La Talpoj - Svedio
Produktita de Vinilkosmo © 2007
Atentigo : **La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj bitformatoj, alklakante sur la dezirata formato:
OGG , FLAC , aŭ Elsendfluo (MUZIK-KLUBO).
Kontaktu nin por mendi unuopajn trakojn por elŝuti en mp3 aŭ alia formato.
Jen pli ol jardeko ke Martin Wiese ĉefrolas en la esperanto-rok-kronikoj, unue kiel gitaristo kaj ĉefkantisto de Persone, unu el la pioniraj rokbandoj en la ĝenro, kaj li revenas post neeltenebla foresto per sia unua soloalbumo kiu entuziasmigos liajn multnombrajn fanojn.
Male al iuj aliaj bandoj origine rokaj, Martin ne klopodis saĝiĝi elektante pli dolĉajn sonorojn. Kaj eĉ se la albumo "Sen" de Persone (VKKD50), tute akustika, povus lasi imagi evoluon en tiun direkton, la ŝatantoj de fortaj sentoj certe ne estos seniluziigitaj! Akompanata de La Talpoj, Martin elektis rokon melodian kaj foje eĉ "grunĝan" el kiu aperas reliefe, persone, lia voĉo kaj lirikoj, tre tipe rekoneblaj, kaj sen malstreĉiĝi.
For la ideo ke li estas artisto izolita en sia fako kiel aŭtoro, komponisto, kaj interpretisto; Martin Wiese rivelas ankaŭ sian grafistan talenton regalante nin per portreta kovrilo mempentrita, kiu respegulas sian blu-urbecan kaj fantastan universon!
Tiu KD entenas ankaŭ du muzikvideojn (klipojn), el kiuj unu spekteblas en nia rubriko, ekde nun konstanta ĉe Vinilkosmo.com, kaj unu MP3 titolita "Homoj kiel mi Roĝer' Borĝes Remiks'" kies daŭro estas preskaŭ 8-minuta por nutri vian MP3-poŝludigilon aŭ ipodon.
Por kreaĵo titolita "Pli ol nenio" eblas konkludi senkomplekse ke temas pri "io" aldonenda al via kolekto kaj elstara ekzemplo de realiĝo kiun ni esperas vidi ekflori senbride estonte.
Dankojn kaj gratulojn al Rogener Pavinski realigisto de la brazila videoproduktejo Kosmuzik' por la dua muzikvideo de la KD filmita dum viva koncerto de Martin en KEF 2005 en Helsinko !
La Talpoj estas :
Jonas kempe : drumo
Frederik Kempe : baso, gitaro en Lakto kaj miel
Johan Öhlund : baso en Lakto kaj miel
Rickard Gustavsson : drumo kaj tamburino en Pli ol nenio kaj La beleco
Fred Sabonnchi : Sintezilo en La gusto kaj la son
Anders Grop : kontrabaso en Rebeka
Voĉoj, gitaro kaj aliaj instrumentoj : Martin Wiese
Registrado de la instrumentoj per portebla studio en Stokholmo
Sonstudio (voĉoj kaj miksado) : Studio de la Trappe / Vinilkosmo (Donneville)
Soninĝeniero : Tribulet
ABONKLUBO
Subtenu aktive la muzikeldonejon Vinilkosmo kaj ĝian muzikan produktadon en esperanto, la aperon de novaj albumoj, aŭ la reeldonon de malnovaj albumoj.
La sola alternativo estas ke ĉiuj kiuj volas daŭre aŭskulti esperantan muzikon de la katalogo de Vinilkosmo tra la justa elsendfluejo Muzik-Diverseco kaj aliloke, aliĝu al la ABONKLUBO.
Eblas ankaŭ konsulti la muzikajn novaĵojn de la Blogo aŭ en la Informletero de Vinilkosmo.