
Albumo ref : VKKD034-016
KD 13 titoloj - 48:13 mn
BroKANTAĴOJ - ESPERANTO DESPERADO - Danio
Produktita de Vinilkosmo © 2000
Atentigo : **La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj bitformatoj, alklakante sur la dezirata formato:
OGG , FLAC , aŭ Elsendfluo (MUZIK-KLUBO).
Kontaktu nin por mendi unuopajn trakojn por elŝuti en mp3 aŭ alia formato.
Poproko, blusroko, roko, skao, regeo, mondmuziko : jen muzikoj kiujn vi malkovros en la unua KD de la nova bando el Kopenhago en Danio. La kantistoj Kim (eks-amplifikiano) kaj Amir el Bosnio donas al tiu ĉi albumo sudorientecajn kolorojn ...
Senteblas ankaŭ la influoj kaj nostalgio de Amplifiki kun titoloj kiaj "Sola". Nepra disko por danciga etoso !
ESPERANTO DESPERADO estas :
Amiro (Amir Hadziahmetovic) : voĉo, gitaro
Kimo (Kim J. Henriksen) : voĉo, akordiono
Helle Eble Cleary : fluto, voĉo
Brian Laustsen : Baso
Thomas Crowfurd : drumo, kongao
Gastgitaristo : Dino (Elvedin Pehilj en Grava kaj Lando de amo)
Studio : Silksound - Kopenhago (Danio)
Soninĝeniero : Christian Forne
ABONKLUBO
Subtenu aktive la muzikeldonejon Vinilkosmo kaj ĝian muzikan produktadon en esperanto, la aperon de novaj albumoj, aŭ la reeldonon de malnovaj albumoj.
La sola alternativo estas ke ĉiuj kiuj volas daŭre aŭskulti esperantan muzikon de la katalogo de Vinilkosmo tra la justa elsendfluejo Muzik-Diverseco kaj aliloke, aliĝu al la ABONKLUBO.
Eblas ankaŭ konsulti la muzikajn novaĵojn de la Blogo aŭ en la Informletero de Vinilkosmo.