
Albumo ref.: VKKD114
KD 12 titoloj – 38:07 mn
Disponebla laŭ MP3 – 320 Kb/s kaj OGG Vorbis formatoj
ĴomArtaĵoj 2 - La arĝenta albumo - ĴomArt kaj Nataŝa – Svedio (Stokholmo)
Produktita de ĴomArt's Studio © 2012
Atentigo : **La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj bitformatoj, alklakante sur la dezirata formato:
OGG , FLAC , aŭ Elsendfluo (MUZIK-KLUBO).
Kontaktu nin por mendi unuopajn trakojn por elŝuti en mp3 aŭ alia formato.
Post la unua albumo de la trilogio „ĴomArtaĵoj“, La ruĝa albumo (VKKD94), ĵus aperis la dua volumo, ĉi foje arĝentkolora kaj pro tio titolita „La arĝenta albumo“.
Tiu kolekto, plene produktita de Ĵomart mem en sia propra „ĴomArt's Studio“ en Stokholmo, estas dediĉita al la muzika kariero de la artisto kun Nataŝa. Ĉi tiu nedisigebla duopo, plena de romantismo kaj persista sindediĉo al sia fidela publiko, proponas al ni la esencon de sia eksterordinara arto, prilaborita jam de preskaŭ tri jardekoj.
Sed ne temas nur pri simpla kompilo de malnovaj kantoj, Ĵomart redisponigas titolojn malfacile troveblajn (eventuale nur surkasede), prezentante ilin sub la lumo de arta kaj teknika sperto akirita de la duopo dum jaroj. Cetere, la albumo, registrita inter la jaroj 2011 kaj 2012, prezentas du tute novajn ĝis nun neeldonitajn titolojn.
Se vi volas do revoki en vi la unikan varmtonan etoson de la koncertoj de Ĵomart kaj Nataŝa, similstile reproduktitan en ĉi tiu trilogio, aŭ se vi deziras havi vian unuan kontakton kun ĉi tiu eksterordinara kantduopo, kiuj jam enskribis sian nomon por eterne en la historion de la Esperanto-muziko, ne hezitu, faru donacon al vi kaj ĝuu la tutan kolekton.
Kiel nomiĝos la tria volumo de la serio? Nu, provu diveni!
Ni lasu ke la koloro de la tria, kaj lasta, jam planita albumo de la mojosa trilogio surprizu nin.
ĴomArt kaj Nataŝa estas :
ĴomArt : Muzikaranĝoj de la kantoj, instrumentludado, kantado, registrado
Nataŝa : Kantado
Sonstudio (registrado kaj miksado) : ĴomArt's Studio (Stokholmo)
Soninĝeniero : ĴomArt
Mastrigado: Tailor Made Production (http://www.tailormaid.n.nu)
Grafika prilaboro kaj KD-kovrilo : Nataŝa
ABONKLUBO
Subtenu aktive la muzikeldonejon Vinilkosmo kaj ĝian muzikan produktadon en esperanto, la aperon de novaj albumoj, aŭ la reeldonon de malnovaj albumoj.
La sola alternativo estas ke ĉiuj kiuj volas daŭre aŭskulti esperantan muzikon de la katalogo de Vinilkosmo tra la justa elsendfluejo Muzik-Diverseco kaj aliloke, aliĝu al la ABONKLUBO.
Eblas ankaŭ konsulti la muzikajn novaĵojn de la Blogo aŭ en la Informletero de Vinilkosmo.