GRAVA INFORMO por la uzantoj de diMusic kaj de la ABONKLUBO de VINILKOSMO.

GRAVA INFORMO por la uzantoj de diMusic kaj de la ABONKLUBO de VINILKOSMO.

 

Pro diversaj problemoj, interalie la rompo de la kontrakto inter Believe Digital kaj diMusic flanke de Believe Digital, Divercities, la entrepreno malantaŭ diMusic, troviĝas en ege fiaska situacio.
Por la uzantoj de la muzika oferto diMusic (kaj do por la anoj de la ABONKLUBO de Vinilkosmo), bedaŭrinde ekde ĉi somero ili ne plu povos aliri la platformon ĉar la kompanio Divercities deklaras bankroton.
Kiel jam anoncite en nia pasinta informletero, VINILKOSMO estas en la fina fazo de rekonstruo de nova muzika platformo.

Legu ĉi sekve la anoncon aperinta en la plej freŝa Informletero de Vinilkosmo, publikita la 4an de junio 2025 :
" Jen (baldaŭ) la nova retejo de VINILKOSMO!
Se ĉio glatas, antaŭ la fino de 2025, ni lanĉos nian novan retejon!
Ĝi estos multe pli moderna kaj multe pli bela ol la antaŭa!
Iĝos multe pli facile kaj komforte krozi tra la tuta katalogo de Vinilkosmo pere de simplaj klasifikoj, etikedoj, ktp.
Ni ĉion kompreneble klarigos al vi je la tempo de la lanĉo! "
 
Pro la fermo de la muzika platformo diMusic, Vinilkosmo decidis memprovizi elsenfluan aliron al sia katalogo por la membroj de nia nova MUZIK-KLUBO en la venontaj monatoj pere de la nova retejo kiun ni finkonstruas.
Sekva etapo estos do evoluigo de la ABONKLUBO al disponigo por la membroj de nova sistemo: la MUZIK-KLUBO de VINILKOSMO, kiu disponigos por siaj aliĝantoj elsenfluan aliron al la kompleta katalogo de VINILKOSMO.

Ni informos ĉiujn kiam la nova muzikplatformo de VINILKOSMO estos publike alirebla .
Dankon pro via pacienco .
 
Rememoru ke FESTO okazos inter la 17a kaj la 24a de de Aŭgusto 2025 en Moissac (Okcitanio).
Aliĝoj kaj pliaj informoj ĉe :
 
Kaj bonan muziksomeron al ĉiuj ...
la tuta teamo de EUROKKA kaj VINILKOSMO