KLARISA concert during SEMEO in Toulouse
Sukcesa koncerto de KLARISA dum SEMEO 2023 en Tuluzo kunorganizita de EKC kaj EUROKKA la 11an de marto 2023 en La Topina .
La registrado de la albumo "Ludu kaj kantu" de Klarisa estas en fina fazo ĉe ŝia hejma studio en Italio..
En aprilo okazos la miksado kaj mastrigado ĉe Vinilkosmo.
Klarisa verkis ĉiujn kantojn (Komponis kaj aŭtoris) de sia repertuaro kun l helpo kaj kunlaboro de esperanto-adaptistoj kiel la italoj Giuseppe Castelli kaj Pier Luigi Cinquantini kaj la hispano Miguel Gutierrez (Liven Dek).
Vi povas spekti ĉi tie videofragmenton de la koncerto kun la kantoj "Vere kaj Pura" kaj "Amata venu"
Grandan dankon al Asalaïs Becvort pro la prunto de sia kelta harpo al Klarisa por tiu koncerto !