Uzantoj de la ABONKLUBO de Vinilkosmo
=====
Enketis por vi Ciril' (eldonej-manaĝero de Vinilkosmo ĉe 1D Tuŝ')
Unue estas bedaŭrinde konstati ke tro malmultas la uzantoj de 1D Tuŝ': entute nur 127 uzantoj, eĉ se finance pli multaj partoprenis. Temas pri nur esperantistoj.
Despli ke malmultaj uzas ofte tiun muzikan servilon. La kvanto de tiuj kiuj uzas ĝin ĉiutage estas inter 20 kaj 40 homoj po tage. Makgraŭ tiu konstato estas interese havi tre precizan statistikon pri tiuj uzantoj.
La ciferoj montras ke la kvanto de uzantoj stagnas. Pinto de uzantoj venas kiam okazas reabonkampanjo (ĉe la jarfinoj).
Tamen kreskis averaĝa daŭro de la aŭskultadoj. Ili pasis de po 3 horoj al po 11 horoj monate.
Uzantoj uzas por pli ol duone windows: 60%, poste venas egale 18% Linux kaj Android (poŝtelefone), laste estas la Mac sistemoj unue Mac OS X: 14% kaj (I-Phone / I-Pad) IOS: 7%
Kiuj muzikoj estas aŭskultataj ?
=====
Stilo restas sufiĉe klasika por esperantujo: folko kaj roko.
La plej aŭskultitaj albumoj.
Unue venas kompilaĵo de vinilkosmo kiu ekzistas nur rete Esperanto Rock Vol.2, pli ol 10 000 aŭskultadoj ! Certe kovrilo far de foto de Ivo Miesen, multe helpis. Krom la fakto ke estas juna belulino, mi supozas ke fajra ĵonglado intrigas kaj kongruas kun metal-roka etoso. Alia kompilaĵo notinda estas Afrika Kompilo je pozicio 8.
Krome pli ol 3000 atingas Martin kaj la Talpoj per Superbazaro (Esperantistoj, ĉu ĉi kvanto estu nia "Ora Disko"?). Notinde la 3 albumoj de LPG estas en la listo de 20 unuaj albumoj, pozicio 5, 7 kaj 14. Nova albumo de Jonny M, Kreaktiva estas je 6a pozicio. Ale Kosabela bita albumo Revolucio en Pajlero fine bone funkciis , pozicio 9. Ankaŭ rimarkindas apero de BaRok-Projekto per sia plej freŝa plena albumo Sovaĝa Animo kaj la antaŭa albumeto Jen Nia-River'. Je lasta pozicio denove Martin kaj la Talpoj sed kun antaŭa albumo Pli ol nenio kaj iom antaŭ Zhou-Mack Mafouila kun Originoj .
La plej aŭskultitaj kantoj
Ankaŭ miris mi pri ĉi-rezulto sed ĝi kongruas kun la plej aŭskultitaj albumoj, do venas rokaj kaj popaj kantoj de la kompilaĵo Esperanto Rock Vol.2 Kiuj ne estas en tiu kompilaĵo kaj tamen sukcesis?
Denove Martin kaj la Talpoj kun belegaj "Kie estas vi?" (15a) kaj "antaŭĝojo" (17a). Venas ankaŭ kelkaj klasikaĵo de LPG : "Societo de vivantaj poetoj" (12a), "Valsoj de komunistoj" (16a) kaj "Rivereto ĉe mi" (18a).
La plej serĉitaj vortoj
Tio estas interesa ankaŭ ĉar ne temas pri vera volo de la uzantoj.
Artistoj serĉataj estas :
Solotronik: 99 (+Kompendium) !!
Morice Benin: 51 (+Inspir’)
Persone: 49
Jomo: 45
LPG : 41
Kajto: 40
Eterne Rima: 28
Ĵomart kaj Nataŝa: 22
Pafklik: 20
Jacques Yvart: 20
Dolĉamar: 16
Baldaŭ vi legos pri apoj por uzi 1D Tuŝ
Venonta fojo ni parolos pri apoj , unu por poŝtelefonoj Android kaj alia nova senpaga Divercities por Ios kaj Android disponebla ĉe Playstore.
Rememorigo:
Por aliĝi aŭ realiĝi al ABONKLUBO : https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/vinilkosmo-abonklubo/abonoj-abonklubo.html
La ĉefpaĝo de Vinilkosmo en la justa elsendfluejo 1D Tuŝ'por la abonantoj: http://music.1dtouch.com/labels/183