Informletero de Vinilkosmo n-ro 54 - junio 2025 Saluton kara muzikŝatanto! Jen por vi la novaĵoj pri Vinilkosmo: ĉi-jare denove ni ekkondukas multajn novajn projektojn! |
| FESTO revenas!
Post multege da jaroj (ĉu ne jam dek?!), FESTO, la somera junulara renkontiĝo de JEFO denove okazos! EUROKKA partneradas kun JEFO por organizi buntegan vesperan programon. Koncertos Platano, Vojaĝo, JoMo, Gijom, Kaj Tiel Plu, Tifen, Melono! Malkovru la tutan programon ĉe nia blogo
Ni nin revidu dum FESTO! (Alklaku la bildojn por atingi la retejon de FESTO aŭ uzu la QR-kodon) |
|
Jen (baldaŭ) la nova retejo de Vinilkosmo! |
Se ĉio glatas, antaŭ la fino de 2025, ni lanĉos nian novan retejon! Ĝi estos multe pli moderna kaj multe pli bela ol la antaŭa! Iĝos multe pli facile kaj komforte krozi tra la tuta katalogo de Vinilkosmo pere de simplaj klasifikoj, etikedoj, ktp. Ni ĉion kompreneble klarigos al vi je la tempo de la lanĉo! |
(Germanio - roko, poproko) | | La Mondanoj: novaj aperoj! Tre baldaŭ, la Mondanoj aperigos novan unuopaĵon, "Muskola belulino" kaj oktobre ili aperigos la albumon kiu enhavos ĉiujn unuopaĵojn kiujn ili aperigis dum la 2 pasintaj jaroj! Krome ili preparas por ni tutnovan kanzonon okaze de la albumo.
(Alklaku la bildon por atingi la artistan paĝon de la Mondanoj ĉe la retejo de Vinilkosmo) |
|
BaRok-Projetko: baldaŭa nova albumo Heredoj BaRok-Projekto preparas en studio novan albumeton titolitan Heredoj. Estos plenalbumo kun 11 titoloj, 6 rearanĝitaj (ĉefe la titoloj kiujn kantis Karliene, nun estos kantitaj de Muniz kaj Rafael Milhomem) kaj 5 tute freŝaj. La titolo "Heredo de la Post-Milit' " nun sonas kiel balado... do la aŭskultantoj havos kelkajn surprizojn... (Alklaku la bildon por atingi la artistan paĝon de BaRok-Projekto ĉe la retejo de Vinilkosmo) | | (Goias, Brazilo - potenca metalo, folkmetalo) |
|
|
 | | Kris Fredi: albumeto Amo protektas nin Kris Fredi estas elstara kantisto, dancisto, kaj kantverkisto el la Demokrata Respubliko Kongo. Li esperantiĝis en 2020 kaj de tiam li celas kontribui al la tutmonda disvastiĝo de esperanto per sia muziko. Li estas nun verkanta albumeton titolitan Amo protektas nin. Tiu-ĉi albumeto estas kunproduktita de Vinilkosmo kaj de UFE (Esperanto France). Vi povas malkovri la kanton "La Amikoj" ĉe la jutuba kanalo de Kris Fredi. |
|
Vojaĝo: La nova ĝardeno Fine de aprilo aperos la albumeto (6 titoloj) La nova ĝardeno de Vojaĝo. Spektu la videon de la kanto "La ĝardeno" jam publikigita ĉe la jutuba kanalo de Vinilkosmo. Vi malkovros la voĉon de Galiss', pariza kantistino kiu lernas esperanton kantante en la bando Vojaĝo!
(Alklaku la bildon por atingi la artistan paĝon de Vojaĝo ĉe la retejo de Vinilkosmo) | | (Tuluzo, Okcitanio, Francio - nuĵazo, progresiva mondĵazo)
|
|
(Barcelono, Katalunio - kanzono, tradicia) | | Kaj Tiel Plu: plu esperantumos en 2025 ! Post Longa foresto, Kaj Tiel Plu revenas al la esperanta scenejo kun diversaj koncertoj: -en marto en Tuluzo kadre de SEMO, organizita de EKC, -dum la hispana kongreso en Soria en majo -kaj en FESTO 2025 en Moissac (17a-24a de aŭgusto). Fine de aŭgusto, Kaj Tiel Plu enstudiiĝos por registri novan projekton, temas pri 6 titola albumeto kun novaj kantoj kiujn Kaj Tiel Plu kantas en sia aktuala repertuaro. (Alklaku la bildon por atingi la artistan paĝon de Kaj Tiel Plu ĉe la retejo de Vinilkosmo) |
|
JOmO baldaŭ popumos por vi! La fama okcitania kantisto jOmO preparas novan albumon, jOmO popumas, registrita ĉe la Studio de la Trappe. Kredeble la albumo disponeblos aŭtune! (Alklaku la bildon por atingi la artistan paĝon de jOmO ĉe la retejo de Vinilkosmo) | | (Tuluzo, Okcitanio, Francio - popo, poproko) |
|
Dankon pro via atento kaj via subteno!
la tuta teamo de Vinilkosmo |
|
|
|