TIM (Timothy Gallego) el Kolombio verkas kaj komponas esperanto-kantojn jam de pluraj jaroj.
De la somero 2018 post IJK en Badajoz Tim decidis paŝo post paŝo labori por esperanta muziko kaj por tio li planas fari muzikvideojn kaj registradi por publikigi siajn proprajn kantojn.
Ekstartis kunlaboro inter TIM kaj Vinilkosmo kaj de jam pluraj monatoj TIM registras personan projekton de albumeto pere de sia hejmstudio en sia ĉambro.. Tre baldaŭ tiu registrado pretos… kaj sekve ekos la miksado kaj mastrigado kunprodukte kun Vinilkosmo ĉe Studio de la Trappe fare de la soninĝeniero Triboulet…
Tiu unua albumeto enhavos 5 titolojn, la temoj de la kantoj estas tre intimecaj laŭ alternativa popstilo - sendependa roko (Indie rock)..
Estu atentaj en la venontaj semajnoj, vi aŭdos pli pri tiu nova projekto kiu sendube plaĉos al multegaj esperanto-muzikŝatantoj…
TIM registrante en sia ĉambra hejmstudio