Por Jérôme Cash (22/01/1973 - 01/06/2021)
La plej aĝa filo de Jeanne-Marie kaj Rikardo Cash, Jerôme, forpasis la 1an de junio 2021 (pro longa malsano).
***
Funebra ceremonio okazos merkrede 9an de junio 2021 je la 14a h en la kremaciejo de Cornebarrieu, Route de Colomier, 31700 Cornebarrieu.
Pro la limigo je maksimume 30 personoj (pro la sankrizo), estus preferinde antaŭanonci vin se vi deziras ĉeesti.
La enĉerkigo okazos matene de la 11a ĝis la 11a 30 en la nordo de Tuluzo, ĉe la Funebra Domo : 408 Av. de Franton, 31200 Tuluzo.
Rikardo kaj Jeanne-Marie Cash
-------
La tuta teamo de EUROKKA kaj vinilkosmo afliktiĝas kaj transdonas siajn kondolencojn al niaj karaj amikoj kaj kunlaborantoj Rikardo kaj Jeannette kaj al siaj gefiloj Fredi kaj Sunjo.
Kelkaj reagoj de amikoj al la familio Cash
de Flavie Audibert :
Jérôme estis gaja, kurioza kaj saĝa knabo. Mi laste vidis lin antaŭ kelkaj jaroj, dum vizito al Cité des Sciences (La Villette) en Parizo, kiun li ŝategis.
Li estis kiel kuzo al mi. Mi ne povas imagi la doloron de liaj gepatroj Jeanette kaj Rikardo, kaj gefratoj Fred kaj Sunjo.
Trista dua forpaso en la esperanto societo de Tuluzo lastatempe... Sendas stelajn pensojn al la tuta familio, kora familio....
de Marcel Redoulez kaj Claudin Pomirol
Gekaraj Jeannette kaj Rikardo,
Ni deziras esprimi al vi niajn kondolencojn pro la forpaso de Jérôme.
Ni memoras pri li, kiam li vizitis staĝojn en Artigues… pasintan jarcenton…
Plej amikajn kunsentojn,
Marcelo kaj Klodin'
de Josée et Michel Lafosse
C'est une bien triste nouvelle, surtout que je l'avais vu chez ses parents , il n'y a pas très longtemps.
de Yves Bachimont
Kia malfeliĉo tiu morto de Jérôme !
de Pŝemek
Mi sendas kondolencojn al la familio.
de Claude Nourmont
Jen trista anonco
de Sylvie Roques
Denove la tuluzaj esperantistoj estas tristaj. Jérôme estis ĉarma knabo kiuj ni konis delonge dank'al siaj karaj gepatroj.
Mi memoras kiam li venis kun Flo, Kiki kaj mi en iu esperanta renkontigxo en Katalunio.
Kiki estis tre proksime de li kaj bone zorgis pri li.
Do, nun, Kiki zorgu pri li kie Jerôme estas nun.
Mi esperas ke Kiki, Jérôme kaj Jean (alia Esperantisto el Tuluzo, granda amiko de Kiki, kiu mortis antaux ĉirkaŭ du jaroj) ke vi nun estas pace kaj kune.
Ni pensas pri vi
Sylvie.