IXNA – Mi ne parolas
Ŝajne Vladimir Koŝ esplorante, malkovris la plej unuan rok-bandon kun kanto en esperanto.
Temas pri Ixna el Usono, ili registris 7 colan, 45 rivoluan vinildisketon kun unu kanto en Esperanto kaj unu kanto en ilia propra kreita lingvo.
La disko enhavas du kantojn : Mi ne parolas kaj Ixna Portal Exo.
Ĝi estis eldonita ĉe la usona diskeldonejo Dumb Records en la jaro 1981 laŭ stilo elektronika roko/ nova ondo eksperimenta popo.
La bando estas mastrumita de :
Jay Cloidt : baso, Piano
Jay Cloidt, Marina LaPalma : Sonoj (Elektronika studio kaj Samplitaj sonoj)
Marina LaPalma : Voĉoj
Jay Cloidt : komponistoj
Marina LaPalma : Aŭtoro
Enhavo :
Flanko A: Mi ne parolas - Esperanta voĉo kun baso, drummaŝino, gitaroj, bendobukloj, klavaroj kaj tondilo.
Flanko B: Ixna Portal Exo - Elektronika bendo-manipulado kaj spiro akompanas kanton en memkreita lingvo.
Estis presitaj 500 ekzempleroj kun inklude folio kun la tekstoj kaj glumarko.
Estis minimuma ondo-sukceso kantita en esperanto.
En 2019 estis eldonita nova vinila albumo de Ixna titolita Knotpop kun nova reeldono de la kantoj Mi ne parolas kaj Ixna Portal Exo
La albumo Knotpop aŭskulteblas kaj mendeblas ĉe https://ixna.bandcamp.com/album/knotpop
Spekteblas ĉi sube la muzikvideo :
Mi ne Parolas - Ixna