Bruna Ŝtono (Mikaelo Bronŝtejn)

Tiĥvin  (Rusio)
Bruna Ŝtono (Mikaelo Bronŝtejn) Foto/photo: Mikaelo Bronŝtejn

 


En daŭro de sia 52-jara esperantisteco Mikaelo Bronŝtejn (1949) okupiĝas pri verkado kaj tradukado de kantoj, poemoj kaj prozaĵoj. Estas eldonitaj 37 libroj, preparitaj de Mikaelo Bronŝtejn en esperanto plus 3 libroj en la rusa, ene de tiu kvanto – 3 originalaj romanoj, 6 originalaj poemaroj, 2 novelaroj, kantaro, fabeloj, tradukoj el Puŝkin, Brodskij, fratoj Strugackij k.a. aŭtoroj.
Ekde 1993 Mikaelo Bronŝtejn sukcese turneas en Eŭropo, Azio kaj Usono, prezentante al esperantista kaj ekstera publiko prelegojn kaj koncertojn.
En 2001-2003 Mikaelo Bronŝtejn estis unu el iniciatintoj kaj produktintoj de la serio el 5 diskoj Oraj kantoj, registritaj en Tiĥvin kaj Moskvo.

Mikaelo Bronŝtejn kunlaboras kun E- komponistoj, i.a. Asorti, Ĵomart, Elena Puĥova, provizante originalajn kantotekstojn.

Aŭtoraj KDoj:
Iom da bono de Bruna Ŝtono – 1998
Esperantujo mia - 2001
Mia nomo ne gravas - 2003 (en la serio “Oraj kantoj”)
Printempo bluĵinsa - 2005
La antaŭlasta trajn’ - 2012

Partoprenis en KDoj per:
1. Poemoj:
- Akceptu mondo nin amike (kun Elena Puĥova) – 2003
- Amu min (kun Ĵomart kaj Nataŝa) - 2004 
- Ekhavis hejmon mi (kun Irena Urbanska kaj Tomasz Chmielik) – 2011

2. Kantado :
- Amata lando
- Ni renkontiĝos
- En mallproksima helo
- La lingvo por ni 
(Ĉiuj – kun la ensemblo « Oraj kantoj »)

3. Tradukoj : Ukraina kanto (Kun Mikaelo Lineckij k.a.)


 


Klaku sur la albumojn ĉi sube por ilin aŭskulti aŭ elŝuti.