Jim Petit

Kolmaro (Alzaco, Francio)
Jim Petit Foto/photo: Benoît Facchi

 

Malkovru la albumon KARMA aperinta la 1an de novembro 2014

 


Jim Petit estas sledgitaristo de Francio. Li lernis mem tiun teknikon kiam li estis infano. 
Lia muziko inspiriĝas de la hinda klasika muziko, kiun li studis kun Pandit Shri Krishna Sharma. Nun fakulo pri sledgitaro, kaj interalie pri ĝiaj hindaj versioj, Jim Petit estas muzikisto ununura en tiu ĝenro. 
Ekde lia unua albumo aperinta en 2005, "Blues around the World" (Bluso ĉirkaŭ la mondo), vendita en ĉiuj kontinentoj, Jim produktis muzikaĵojn pli kaj pli precizajn kaj emociemajn. 

Ekde 2009, li ekverkis la tekstojn de sia komponaĵoj en esperanto. Por Jim, esperanto estas la perfekta lingvo por proponi universalan muzikon. 

En 2012, Jim studis simfonian orkestran komponadon en la Konservatorio de Kolmaro. 

De nun, li povas plenumi la muzikon pri kiu li revis de multaj jaroj, "modalan muzikon kun hindaj ritmoj por simfonia orkestro kaj sledgitaroj". Kvazaŭ la renkontiĝo de la muzikaĵoj de Ravi Shankar kaj Pink Floyd…. 

Jim prezentis sian muzikon en Francio, Germanio, Ĉeĥio, Svedio, kaj Norvegio. 

En 2014, jen nova albumo, "Karma"; ĝi estas la frukto de longa enprofundiga laboro de la sledgitaro kaj de la muziko ĝenerale, laboro komenciĝinta antaŭ preskaŭ dudek jaroj kiam Jim elektis sledgitaron kiel artan esprim-manieron. 

Diskografio: 
2005: Blues around the World 
2009: Tempo 
2014: Karma 


Muzikistoj: 
Jim Petit : hindaj akustikaj kaj elektraj sledgitaroj, weissenborn sledgitaro, modulaj-sinteziloj, elektraj gitaroj, programo, kanto 
Olivier Dieterlen : drumo 
Udai Mazumdar : tablao kaj kanto 
Elise Humbert : violonĉelo 
Kalevi Uibo : elektra gitaro 
Piero Raglianti : bas-drumo 
Sebastien Eidenschenck: baso 
Chanteval ĥoro kun ĥor-estro Nicolas Husser 
EMVK ĥoro kun ĥor-estrino Sandrine Stöhr 
Jean-Jacques Futterer kaj Frederic Unterfinger : simfonia programo 

 


Klaku sur la albumon por ĝin aŭskulti aŭ elŝuti.

Ĉiuj albumoj de Jim Petit