BaRok-Projekto - "Sola Hirund" el la kulisoj

De kelkaj semajnoj  BaRok-Projekto preparas muzikvideon por anonci la baldaŭan aperon de nova albumeto kiu  titoliĝos KVIN JARCENTOJ


Rafel Milhomen gitarludante

Rafael2pc

Jen ĉi sube kelkaj fotoj kaj prezent-video pri la kulisoj dum la finpreparoj kaj miks-laboro de la kanto " Sola hirund' ", el la baldaŭ aperonta albumeto.

 

Gastmuzikisto, Fred Mika la fama drumisto de la rokbando Sunroad

Fred Mikapc

 

Muniz ĉe basgitaro

Muniz2pc

 
La muzikvideo " Sola hirund' " aperos la 5an de Marto 2021 kiel anonco de la alveno de la albumeto.


La miksado kaj mastrigado de la kanto okazis en Studio de La Trappe / Vinilkosmo fare de Triboulet.


Parolas Rafael Milhomem kaj Kimera , Sonmastrumas Triboulet.  Video realigita de Vinilkosmo la 21an /02/2021

 

La gastkantistino Kimera dum registrado de la kanto " Sola Hirund'  " en sia hejmstudio (en Milano, Italio) 

Kimerapc


La artista paĝo de la bando BaRok-Projekto kun la eldonitaj albumoj disponeblaj.