Grava informo al aliĝantoj de la ABONKLUBO


 

Al aliĝantoj de la ABONKLUBO,

ni informas ke dum pluraj semajnoj okazos malfruo por la liverado de la novaj eldonoj de Vinilkosmo ĉe la muzika platformo diMusic (Divercities) pro la konsekvencoj de la incendio de OVH (provizanto/gastiganto de grandaj informadikaj serviloj en Strasburgo).

Vi povas legi pri la incendio en ĉi tiuj du artikoloj (ligiloj ĉi sube), kaj pri la impakto en diversaj gravaj kaj famaj TTTejoj. 
Multaj teknikaj teamoj laboregas tage kaj nokte por ĉion ripari kaj reaktivigi ĉion  kiel eble plej rapide...


Pro tio ankoraŭ ne aperas en la katalogo ĉe la ABONKLUBO la unuopaĵo de Kjara "Mozaiko" kaj la albumeto de Mayoma Marta kaj JoMo aperonta la 30an de aprilo.

Ni petas al niaj abonantoj iom da pacienco, post kelkaj semajnoj ĉio reenordiĝos kaj la novaj albumoj disponeblos ĉe la justa elsendfluejo Divercities Music (Muzik diverseco).

Artikoloj pri la incendio:

1 Fe47Ebw5v9EHSCW71qhUDg

Français: 
https://www.lemonde.fr/societe/article/2021/03/10/a-strasbourg-un-important-incendie-sur-le-site-de-l-entreprise-ovh-classe-seveso_6072548_3224.html

English : 
https://news.netcraft.com/archives/2021/03/10/ovh-fire.html

Français:
https://www.lebigdata.fr/incendie-ovh-sites-web-celebres


 

ovh incendie panne librairies bibliotheque editeurs 6049df58e4898806529702