Por ĉi tiu nova albumo, la muzikistoj de Vojaĝo serĉis alian vojon en stilo rilata al la aspiroj de la momento sed kiu ĉerpus el la fontoj de progresiva roko, ĵazroko, mondĵazo, novurba ĵazo (nuĵazo) kaj nuntempa klasika muziko.
Kiel en la unua albumo Planedo nia, la tekstoj de Intergalaksia estas rezolute engaĝitaj al la defendo de la naturo kaj amikeco inter la popoloj.
Vojaĝo denove elektis verki siajn tekstojn en esperanto. Ĉifoje, granda parto estas rezervita por la muziko punktita aŭ per poemoj aŭ per kantoj en esperanto.
Ni invitas vi malkovri ĉi tiun albumon aŭskultante kaj mendante ĝin ĉe la artista paĝo de Vojaĝo.
Spektu la muzikvideon "Okcitana tarantelo" ĉi tie: