KJARA dankegas ĉiujn pro la efika subteno en la voĉdonado de la kanto "Mozaiko" por la Eŭrovizia konkurso de kantoj en minoritataj lingvoj.
Jen kion ŝi diras al vi ĉiuj:
Karaj amikoj kaj amikinoj,
mi tre feliĉas kundividi ĉi tiun belan rezulton kun vi.
Ĉi tiu venko ne estas mia, ĉi tiu venko estas Nia. Esperanto vivas, ni vivas!
Mi kore dankas vin ĉiujn pro la tuta subteno kaj amo, kiun vi sendis al mi.
Koran dankon al Federico Gobbo por la tre bela traduko de mia Mosaico.
Koran dankon al FEI, Vinilkosmo kaj Musica di Seta
Dankon al vi ĉiuj el la fundo de mia koro
KJARA
Plenaj kaj detalaj rezultoj de la Eŭrovizia konkurso de minoritataj lingvoj : https://youtu.be/C-sBd5oB5xM
Spektu la dankan videon de Kjara en Youtube: