Nova muzikvideo “Nova ĝojo”
Armel Amiot revenas por regali nin pere de la nova oficiala muzikvideo "Nova ĝojo" el lia unua esperanto Albumeto.
Malkovru la albumeton Banĝo Esperanto ĉe la platformo de Vinilkosmo ĉi tie alklakante sur la kovrilon en la artista paĝo de Armel Amiot.
Dezertoj, nova albumet-projekto
Post Banjo Esperanto, Armel Amiot transportas siajn kantojn meze de dezertojn.
Estas multaj dezertoj, de emocia soleco ĝis la malriĉeco de grandaj urboj, de la soleca birdo en la nuboj ĝis la izolado de la vortoj de iu kiu ne scias ilin uzi.
La artisto ofte estas sola kaj lia vizio donas al li specon de klarvido, voĉon propran, kaj per kiu li povas vigligi muzikon kaj vortojn....
La banĝo, lia fidela scenkunulo, daŭre estas tie por porti la kantojn, sed ĝi estas pli ĉirkaŭita ĉi-foje. La blusgitaroj, hammond-orgeno, kaj latina perkutado portas ĝin, por ke esperanto sonu gruve kaj dolĉe.
Ĉi tiu nova albumeto Dezertoj estas kuirata, ĉiuj ingrediencoj estas tie!
Ankoraŭ iom da pacienco….
.