Oficiala apero de la nova bitalbmeto "Nuda" de KJARA la 25an de julio 2023

Oficiala apero de la nova bitalbmeto "Nuda" de KJARA hodiaŭ la 25an de julio 2023.

 

 

Proksime de la Universala Kongreso de Esperanto, kiu ĉi-jare okazos en Torino (Italio), en kiu partoprenos KJARA la 3-an de aŭgusto 2023 per muzika koncerto, ekaperas hodiaŭ la 25a de julio ŝia nova esperanta albumeto.
Post la sukceso de la pasinta jaro, kiam ŝi gajnis la unuan eldonon de “Eŭrovizio de Maplimultaj Lingvoj” per la kanto "Mozaiko", Kjara revenas por kanti en Esperanto kaj faras tion kun novecaj elementoj.



𝗡𝗨𝗗𝗔 𝗞𝗝𝗔𝗥𝗔500

 

Por la unua fojo, la kantverkistino de Rimini lasas sian gitaron en ĝia ujo kaj kreas intiman, intensan kvartitolan albumeton, nur piano kaj voĉo, kies titolo estas Nuda.
Kune kun ŝi, la pianisto - samlanda - Simone Migani.
La tradukoj estas denove de Federico Gobbo.

Ekde nun vi povas elŝuti la bitan albumon en la muzika platformo de Vinilkosmo ĉi tie!
 

La albumeto estas elsendflue aŭskultebla en viaj kultimaj platformoj



vertical post Kjara Nuda

 

Por malkovri la artisto KJARA iru  ĉi tien!