"Primitiva" la unua memeldonita bitalbumo de YASS el Kioto (Japanio)

HUGOYASS.COM 250

 

YASS (Hugo Yass lia artista nomo aŭ Yas KAWAMURA) estas krunerkantisto kun silkeca kaj flustra voĉo. Li devenas el Kioto en Japanio.

YASS akompanas sin per akustika gitaro kaj ofte koncertas en kafejoj aŭ noktokluboj (ĝis po 5 noktoj semajne inter 2007 kaj 2011 ) en Japanio laŭ krunera stilo (lia specialaĵo) surbaze de bosanova muziko. Li trovas tiun stilon efikan kaj ke ĝi bone kongruas kun la ritmo kaj kun la tono de lia voĉo,  por plej bona etoso.

En la jaro 1995 li faris sian unuan koncerton en esperanto dum la somera kurso de SFŜU.

En 2005 li prezentis esperantan bosanovon akompanante sin per ukulelo en la arta vespero de UK de Vilno en Litovio.

En 2018 li prezentis kanton en KK (Komuna Konferenco) de IKEF.


Finfine en 2023 YASS ekregistris kaj memeldonas sian unuan esperanto-albumon bitforme kun enhavo de 10 kantoj (malnovaj kaj novaj) verkitaj originale en esperanto kaj en lia plej ŝatata bonasnova muzikstilo.


Lia albumo titoliĝas Primitiva, kaj ĝi disponeblas en ĉiuj muzikplatformoj, ekz.:
https://open.spotify.com/artist/59uKfMgcNn4QpY7YyOg82K 

https://music.youtube.com/playlist?list=OLAK5uy_nt0Yl8NWCelTvSUSZf-YsJ8h_hMG6CPhE


https://www.youtube.com/watch?v=d43mx5I9I74&list=OLAK5uy_lTriXLlHpqVDOqxJbWC0Ipj7E2dRiLSFc

https://apple.co/43Gj22J

KTP…

Tekstoj de la kantoj disponeblas ĉe:
https://www.hugoyass.com/original-songs

Por kontakti YASS iru ĉe: https://www.hugoyass.com/

Ni invitas vin spekti la muzikvideon de YASS pri la albumo Primitiva:

genie 2022 Mar 04 488272 edited edited edited