
Albumo ref : VKVA001-034
Virtuala albumo 16 titoloj - 49:48 mn + 7 titoloj instrumentaj por karaokeo
Revolucio en pajleraro - Ale Kosabela - Argentino
Kunproduktado Ale/Vinilkosmo © 2009
Atentigo : **La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj bitformatoj, alklakante sur la dezirata formato:
OGG , FLAC , aŭ Elsendfluo (MUZIK-KLUBO).
Kontaktu nin por mendi unuopajn trakojn por elŝuti en mp3 aŭ alia formato.
En septembro 2009 Ale decidas kompili ĉiujn siajn neeldonitajn kantojn de 2005, 2007 kaj 2009 en virtualan albumon (la unua kiu aperas ĉe Vinilkosmo-mp3.com en novembre 2009, kiu ne eldoniĝos sur KD.
Kelkaj kantoj de lia antaŭa albumo Hej -remastrigitaj- faras parton de ĉi tiu kompilo kiu kunigas liajn neeldonitajn kantojn sub la titolo: Revolucio en pajleraro, li prenis la titolon omaĝe al la libro de Masanobu Fukuoka, japana terkulturisto proponinta pli natursimilajn manierojn por kultivi kaj pli daŭrigebla, frateca kaj ekologia loĝado surplaneda.
Albumo festeca kaj engaĝita laŭ ritmoj latinkorecaj kaj regeaj sed ankaŭ krio pour mem mastrumi novan alternativon...
La révolucio estas en pajlero !
Per kio Ale surprizos nin en la estonteco, ni ne scias. Oni povas imagi ke eĉ li ne scias!
Sed, ĝis nun, se vi ŝatus havi trarigardon kaj ĝui lian plej freŝan verkaron, jen via albumo.
Ale Kosabela estas :
- Alejandro Cossavella : voĉo, gitaro (en titoloj 1, 3, 4, 6, 8, 9, 14 kaj 16)
Akompanaj muzikistoj
1) En titoloj 2 5 7 10 11 12 - 15 (kaj la instrumentaj por karaokeo) :
- Ricky Saenz Paz: programado + gitaroj + basgitaro
Registrado kaj miksado en la studio El Tren (Bonaero, Argentino) en 2005
Soninĝeniero : Ricky Saenz Paz
2) En titoloj 1 4 6 8 :
- Daniel Cossavella: saksofono
- Marcelo Ruival: basgitaro
- Fabián Lanata: drumo
- Javier Rosas: perkutiloj
kaj en titolo 13:
- Hernán Lugano: piano
- Fabián Lanata: drumkesto
Registrado kaj miksado en studio Creadores (Bariloche, Argentino) en 2008
Soninĝeniero : Gabriel Pirato Maza
3) En titoloj 3 09 - 14 16 :
- Francisco Cossavella: drumo
- Pancho Corrao: basgitaro
Registrado kaj miksado en studio Supervos (Bonaero, Argentino) en 2009
Soninĝeniero : Fabio de Simone
Mastrigado de la tuta albumo en Studio De la Trappe/Vinilkosmo (Toulouse, Francio)
Soninĝeniero : Tribulet
Grafika prilaboro de la kovrilo : Cyrille Poulet
ABONKLUBO
Subtenu aktive la muzikeldonejon Vinilkosmo kaj ĝian muzikan produktadon en esperanto, la aperon de novaj albumoj, aŭ la reeldonon de malnovaj albumoj.
La sola alternativo estas ke ĉiuj kiuj volas daŭre aŭskulti esperantan muzikon de la katalogo de Vinilkosmo tra la justa elsendfluejo Muzik-Diverseco kaj aliloke, aliĝu al la ABONKLUBO.
Eblas ankaŭ konsulti la muzikajn novaĵojn de la Blogo aŭ en la Informletero de Vinilkosmo.