
Albumeto ref.: VKBA049-091
Bita albumeto 6 titoloj - 22:53 mn, disponebla laŭ MP3 – 320 Kb/s - OGG - FLAC - elsendfluo formatoj
Dezertoj - Armel Amiot - Ĉerburgo (Normandio, Francio)
Bita albumeto kunproduktita de Armel Amiot / Vinilkosmo © 2024
Atentigo : **La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj bitformatoj, alklakante sur la dezirata formato:
OGG , FLAC , aŭ Elsendfluo (MUZIK-KLUBO).
Kontaktu nin por mendi unuopajn trakojn por elŝuti en mp3 aŭ alia formato.
Apero de la bita 6 titola albumeto la 24an de majo 2024
La dezerto, simbolo de soleco kaj forlaso. Ni eniras la dezerton dum ĉio ĉirkaŭ ni senhomiĝas, pro manko de amo, amikeco, aŭ memfido. Ni eniras ĝin jen pro surprizo, jen pro nia propra volo, aŭ eĉ per sortoturniĝo.
La ses kantoj de ĉi tiu albumeto Dezertoj venas duope, man’ en mano. Kiel jino kaj jango, aŭ la du flankoj de monero, ĉar hazardo akompanas kaj kolorigas ĉiujn niajn elektojn.
En ĉi tiu disko, ni eniras la dezerton tra la pordego de Nek viro nek virino. Ni kredas ke ĉio estas en ordo, ke ĉio iras bone... kaj tiam, sen kompreni kio okazas al ni, ni falas, ni ne plu estas multo. Nek viro nek virino.
Feliĉe, la vivo estas bela, eĉ se ni foje forgesas tion. Kaj ĉu amikeco ne povas ripari niajn amvundojn? Do, ni celebru amikecon per ĉi tiu mallonga kaj ĝoja kanto, agordita al nov-orleana karnavala takto: Amikeco.
Soleca birdo. La birdo, sola en la ĉielo, estas la bildo de nia soleca animo. Eĉ se ĝi finfine forflugas feliĉe, estas kiam kontakto vere estas establita ke la varmo venkas super nin, kaj niaj piedoj, kiuj alpinglis nin al la tero, forlasas sin al sovaĝa danco! Se vi apudas.
Pli kaj plu... Kosma spaco igas nin sperti la sideran malplenon de foresto, kaj kio povus esti pli bona ol la bluso por disŝiri spacon kaj igi nin deziri renoviĝon, por nova Tero kiu povus ŝirmi nin. Nova Tero.
Kaj ĉi tiu mallonga vojaĝo en kantoj finiĝas (provizore?) kun ĉi tiu nova Tero, sur kiu la homaro eble vivos iam, nova Eden-ĝardeno. Krom se ĉi tiu nova Tero estas ankaŭ nur la simbolo de nova amo.
Por ĉi tiu albumeto Dezertoj:
Aŭtoro kaj komponisto: Armel Amiot
Kun:
- Armel Amiot: ĉefkantistoj kaj apogkantoj, gitaro, banĝo, Hammond-orgeno
- Marcin Majcherek: freta kaj senfreta baso
- Francesca Prattico: drumoj kaj perkutado
- Kun la helpo de Liven Dek por la provlegado kaj korektado de la tekstoj en esperanto.
- Registrite ĉe la Siva Studio de Armel Amiot komence de aprilo 2024, kun la - Helpo de Floréal Martorell por la kantado en esperanto.
- Dankon al Denis Lainé pro aŭskultado kaj la belaj mikrofonoj!.
- Miksite la 23an de aprilo 2024 de Vincent Bruley (Piccolo Studio, Parizo).
- Mastrigado farita la 25an de aprilo 2024 de Alexis Bardinet (Globe Audio Mastering, Bordeaux).
- Albumeta kovrildezajno: Reno L. surbaze de foto de Vincent Cerda.
ABONKLUBO
Subtenu aktive la muzikeldonejon Vinilkosmo kaj ĝian muzikan produktadon en esperanto, la aperon de novaj albumoj, aŭ la reeldonon de malnovaj albumoj.
La sola alternativo estas ke ĉiuj kiuj volas daŭre aŭskulti esperantan muzikon de la katalogo de Vinilkosmo tra la justa elsendfluejo Muzik-Diverseco kaj aliloke, aliĝu al la ABONKLUBO.
Eblas ankaŭ konsulti la muzikajn novaĵojn de la Blogo aŭ en la Informletero de Vinilkosmo.