Hotel Desperado

Hotel Desperado -  Esperanto Desperado
Prix
8,33 €
Hotel Desperado
Kopenhago (Danio) - 2004

 

Albumo ref : VKKD072-022
KD 12 titoloj - 55:01 mn

Hotel Desperado - ESPERANTO DESPERADO - Danio
Produktita de Vinilkosmo © 2004

 

Atentigo : **La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj bitformatoj, alklakante sur la dezirata formato: 
OGG , FLAC , aŭ  Elsendfluo (MUZIK-KLUBO).

  Kontaktu nin por mendi unuopajn trakojn por elŝuti en mp3 aŭ alia  formato.



Post la aventuroj kiuj sekvestris la materialon kaj registraĵojn de Esperanto-Desperado en studio de Christiania en Kopenhago, ni povas diri ke tiu nova albumo havis ĉiujn malfacilaĵojn! 

Ĝia realigado plenumiĝis finfine sub la signo de transmigrado tra kvar malsamaj studioj, kaj inter ili la Studio de La Trappe / Vinilkosmo por unu el la titoloj kantita de JoMo, jam malnova komplico de tiuj "desperantoj" senantaŭjuĝaj kaj senlimaj.

Necesas aldoni ke krom JoMo kaj diversaj muzikistoj, kiel gasto en unu titolo kantas ankaŭ Martin Wiese de Persone.... 

Per sonoj pruntitaj el skao, regeo, ritmoj kaj melodioj el Balkanoj, Hispanio, Mez-Oriento, Afriko, ktp., jen vera "mondmuziko" produktita de tiu ĉi bando jam esence hibrida pro la originoj de ĝiaj membroj el Danio, Bosnio, kaj Pollando, landoj kie la malvarmo kaj la longaj noktoj egalas la varmon kaj la festecan temperamenton de ties artistoj!

Neniu dubo ke ĉi tiu nova KD preterpasos la jam faman sukceson de la antaŭa disko (BroKantaĵoj - vkkd34). Jen do disko kiun vi ne rajtos malhavi, kaj se hazarde Esperanto-Desperado koncertos proksime, nepre ne maltrafu ilin! 

La libreto de la KD estas tutkolora kaj ornamita per bonegaj fotoj de Joel Cleary, kiun ni gratulas pro lia trafa rigardo! 

ESPERANTO DESPERADO estas : 
Amir Hadziahmetovic : voĉo, gitaro
Kim J. Henriksen : voĉo, akordiono
Helle Eble Cleary : fluto, voĉo
Brian Laustsen : Baso
Nis Bramsen : drumo, perkutiloj

Gastmuzikistoj : 
Voĉo kaj gitaro en Omaĝe al Marie … Martin Wiese (de Persone, el Stockholmo) 
Voĉo en Ne permesas JoMo (el Tuluzo) 
Klasika gitaro : Elvedin- Dino Pehilj 
Trumpeto : Andreas Biilmann 
Saksofono : Hans Nybo
Ĝembeo : Mark Dziwornu
Piano : Emil Olivier Balsgaard
Sonstudio: Silksound, Ventura - Kopenhago (Danio)
Soninĝenieroj : Christian Forne, Richard Plougman kaj Louise Nipper
Miks-studio : Soundscape-studio Kopenhago (Danio)
Soninĝeniero (miksado) : Louise Nipper








ABONKLUBO

Subtenu aktive la muzikeldonejon Vinilkosmo kaj ĝian muzikan produktadon en esperanto, la aperon de novaj albumoj, aŭ la reeldonon de malnovaj albumoj.

La sola alternativo estas ke ĉiuj kiuj volas daŭre aŭskulti esperantan muzikon de la katalogo de Vinilkosmo tra la justa elsendfluejo Muzik-Diverseco kaj aliloke, aliĝu al la ABONKLUBO.

Eblas ankaŭ konsulti la muzikajn novaĵojn de la Blogo aŭ en la Informletero de Vinilkosmo.

ABONKLUBO

Kantotekstoj

Vi devas esti abonanto (ABONKLUBO) aŭ esti aĉetinta ĝin ĉi tie por aliri la kantotekstojn.