Samideano

Samideano - Eterne Rima
Prix
13,33 €
Samideano
Tokio (Japanio) - 2010


Albumo ref.: VKKD101-037 
Albumo 18 titoloj – 65:03 mn
Disponebla laŭ MP3 – 320 Kb/s kaj OGG formatoj

Samideano - ETERNE RIMA – Tokio (Japanio)
Kunproduktado Eterne Rima / Vinilkosmo © 2010
 

Atentigo : **La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj bitformatoj, alklakante sur la dezirata formato: 
OGG , FLAC , aŭ  Elsendfluo (MUZIK-KLUBO).

  Kontaktu nin por mendi unuopajn trakojn por elŝuti en mp3 aŭ alia  formato.



Jen ĉi tie la unua albumo de ETERNE RIMA Samideano 
rekte el Tokio. krunk-Hiphopo


 

Samideano estas la unua esperanta KD-albumo reprezentanta la ege popularan nuntempe hiphopan ĝenron nomatan Dirty South, kiu emerĝis el ŝtatoj de Usona Sudo kaj rapide disvastiĝis al la tuta terglobo. Eterne Rima kunigas en ĉi tiun albumon muzikajn stilojn de krunko kaj arenbio kun lertaj esperantaj reptekstoj. Laŭ la hodiaŭa modo en hiphopo, Eterne Rima repas ofte pri mono kaj riĉa vivstilo, kion vi povas aŭdi ekzemple en Reĝo de la strat’, Ne kalkulu, aŭ tipe krunkstila Promesita al mono. Tekstoj tuŝas temojn ankaŭ de rilatoj inter virino kaj viro: Ho kara mia, vidu, En vi estas ŝik’, aŭ Ŝia ĉiel’.

Kompreneble ne mankas temoj pri esperanto kaj problemoj de esperantistoj. En furora arenbia kanto Samideano aperas la temo de finvenkismo kaj raŭmismo; en Jam ne plu estas mok’ kaj Vera senc’ vi aŭdos akran senkomptatan kritikon kontraŭ mokantoj de esperanto kaj eternaj komencantoj. Plie, vi trovos diversajn aliajn interesajn kantojn kaj aldone tri remiksojn.

18 titoloj kaj 15 duoninstrumentaj MP3-versioj por karaoko – jen longa, pli ol unuhora freŝa materialo kun la plej moderna krunka hiphopo en la internacia lingvo esperanto. Ĉi tiun diskon vi devas nepre havi!

Eterne Rima estas : 
Igor Wasilewski: aŭtoro de la tekstoj, komponisto, sintezilo, drummaŝino, samplado, programado, repado kaj korusoj

Registrado kaj miksado de januaro ĝis decembro 2009 en Sonstudio: Studio Espo-Lunatiko (Tokio - Japanio)
Soninĝeniero : Igor Wasilewski
Mastrigado : Triboulet - Studio de La Trappe / Vinilkosmo (Donneville / Francio) en februaro 2010
Grafika koncepto de la Libreto kaj kovrilo : Sachiko Hirata 
Fotoj : Sachiko Hirata








ABONKLUBO

Subtenu aktive la muzikeldonejon Vinilkosmo kaj ĝian muzikan produktadon en esperanto, la aperon de novaj albumoj, aŭ la reeldonon de malnovaj albumoj.

La sola alternativo estas ke ĉiuj kiuj volas daŭre aŭskulti esperantan muzikon de la katalogo de Vinilkosmo tra la justa elsendfluejo Muzik-Diverseco kaj aliloke, aliĝu al la ABONKLUBO.

Eblas ankaŭ konsulti la muzikajn novaĵojn de la Blogo aŭ en la Informletero de Vinilkosmo.

ABONKLUBO

Kantotekstoj

Vi devas esti abonanto (ABONKLUBO) aŭ esti aĉetinta ĝin ĉi tie por aliri la kantotekstojn.