
Atentigo : **La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj bitformatoj, alklakante sur la dezirata formato:
OGG , FLAC , aŭ Elsendfluo (MUZIK-KLUBO).
Kontaktu nin por mendi unuopajn trakojn por elŝuti en mp3 aŭ alia formato.
Apero de la bita albumo la 5an de novembro 2019
La albumo Nenifar' kolektas preskaŭ ĉiujn unuajn kantojn kiujn Gijom' verkis en esperanto.
Du aŭ tri el ili estas esperantigoj de kantoj antaŭe verkitaj en la denaska lingvo de Gijom', sed la plejparto estas originalaj verkaĵoj. La tekstoj de Gijom' temas pri sentoj, psiko, kaj socio. Ili ne estas verkitaj en la plej evidenta stilo, kaj vi des pli ĝuos ilin, ju pli vi atente aŭskultos ilin. La melodioj kaj pianaj aranĝoj tamen rekte alparolos vian koron kaj vi des pli ĝuos ilin, ju pli vi lasos vin flosi sur iliaj ondoj.
En tiuj verkoj, Gijom' esprimas sian emon al genra neŭtraleco en Esperanto per tri kantoj verkitaj pri kaj per riisma esperanto ("Ri liberas" , "Amu rin" kaj "La fabela rakonto pri milda Dudu kaj la malica reĝo de Braĝujo").
La albumo pritraktas ankaŭ sociajn temojn kiel feminismo ("La plej granda"), pluramo ("Amu rin"), nudemo ("Nuda") kaj temojn pli personajn kiel sopiro al forestanto ("Mankas vi"), amrilatoj ("Amo kaj Asfalto", "La postrompiĝa temp' ", "Eĉ se ne amen"…) kaj la terura sento kiun ni ĉiuj spertis kiam malaperis la belegaj harbukloj de amiko ("Viaj bukloj") !!
Gijom' registris la albumon Nenifar' en 2012 danke al mondonacoj de la esperantista komunumo. La vicordo de la kantoj, la titolo de la albumo, kaj la kovrilbildo estis proponitaj kaj elektitaj de la komunumo de produktistoj. Dum la registrado en la Studio du Moulin (Francio), unu el la subtenantoj ĉeestis kaj publikigis novaĵojn pri la registrado en la jena blogo : http://miprovi.blogspot.com/2012/09/bona-komenco.html.
Du muzikistoj krom Gijom' partoprenis en la registrado.
Stéphane Damo estas plurinstrumenta muzikisto kaj komputilisto. Li kreis komputilan aplikaĵon por komponi muzikon. Li ne estas esperantisto kaj tamen amiko de Gijom'! Kelkajn jarojn post tiu kunlaboro, Stéphane partoprenis en la defio "Gijom' duopumas". Tio rezultigis la kanton "Realolud'", aŭskulteblan ĉe Youtube kaj Soundcloud. En la du pecoj "Nuda" kaj "Eĉ se ne amen", li ludis fluton.
La dua muzikisto kiu ludis en la albumo estas Jérôme Cotte. Li estas la posedanto kaj estro de la Studio du Moulin. Ankaŭ li kapablas multajn muzikilojn. Registrinte la kanton "La plej granda", Gijom' subite havis la ideon demandi al Jérôme ĉu li akceptus rapide registri drumtrakon por ĝi. Jérôme akceptis, sed la afero estis tute ne "rapida"! Nu, la trako estis registrita ene de dudek minutoj. Sed poste, longa laboro komenciĝis. Jérôme modifis la tutan trakon dum eble du horoj. Li atentis pri ĉiu frapsono kaj decidis ĉu movi ĝin, pli- aŭ malplilaŭtigi ĝin, aŭ forviŝi ĝin. La nun aŭskultebla rezulto estas sufiĉe malsama ol la originala registraĵo.
En tiu ĉi albumo, Gijom' estas: Guillaume Armide, piano kaj voĉo.
Gastmuzikistoj:
Stéphane Damo: fluto en "Nuda" kaj "Eĉ se ne amen"
Jérôme Cotte: drumo en "La plej granda"
Eric Languillat (i.d.c.): parolata voĉo en "Katen' kaj venen'" per legado de teksto de Eckhart Tolle
Surbendigita, miksita (septembro 2012), kaj mastrigita (majo 2015) en la Studio du Moulin en Montcabrier.
Soninĝeniero kaj mastrigado: Jacques Hermet
Foto por la kovrilo: Vanessa Harmide
Koncepto kaj kreado de la kovrilo: Anja Eisemann
iuj rajtoj rezervitaj
ABONKLUBO
Subtenu aktive la muzikeldonejon Vinilkosmo kaj ĝian muzikan produktadon en esperanto, la aperon de novaj albumoj, aŭ la reeldonon de malnovaj albumoj.
La sola alternativo estas ke ĉiuj kiuj volas daŭre aŭskulti esperantan muzikon de la katalogo de Vinilkosmo tra la justa elsendfluejo Muzik-Diverseco kaj aliloke, aliĝu al la ABONKLUBO.
Eblas ankaŭ konsulti la muzikajn novaĵojn de la Blogo aŭ en la Informletero de Vinilkosmo.