jOmO okcitanas

jOmO Okcitanas  -  JoMo
Prix
12,50 €
jOmO okcitanas
Tournefeuille (Tuluzo, Okcitanio, Francio) - 2016


Albumo ref.: VKKD128-063
albumo 12 titoloj – 33:00 mn 
Disponebla laŭ MP3 – 320 Kb/s kaj OGG formatoj 

jOmO okcitanas - JoMo – Tournefeuille (Tuluzo, Okcitanio)
Kunproduktita de Vinilkosmo / JoMo © 2016

Atentigo : **La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj bitformatoj, alklakante sur la dezirata formato: 
OGG , FLAC , aŭ  Elsendfluo (MUZIK-KLUBO).

  Kontaktu nin por mendi unuopajn trakojn por elŝuti en mp3 aŭ alia  formato.

 

Apero de la fizika KD albumo la 15an de junio 2016


Por tiu ĉi nova albumo, jOmO invitis en la - nun jam legenda - Studio de La Trappe la muzikistojn de la grupo Brankabodegaires (Bodegistoj), kun kiuj li ludas surstrate en la diversaj karnavalaj, patronaj festoj kaj paradmarŝoj de la regiono. Ege festuma, ĝoja, kaj danciga, ilia repertuaro prenas siajn radikojn en la tradiciaj okcitanaj kanzonoj.

La ĉefa instrumento de la bando estas sendube la «bodego», sakŝalmo el haŭto de kaprino, kaj pro tio oni ankaŭ nomas ĝin per okcitana vorto «la craba» («kaprino» en la okcitana, prononcu [krabo]). Preskaŭ malaperinta post la unua mondmilito, ĝi renaskiĝis dum la jaroj 1970 dank’al kelkaj pasiuloj.

La tekstoj de la albumo prezentas diversajn aspektojn de la kulturo de Okcitanio, de la sociaj luktoj al la pasio pri rugbeo, tra la vina aŭ karnavala tradicio, kaj la lukto de la lingvo por supervivo.

jOmO havis la eblecon prezenti ĉi tiun laboron dum la UK de Lille en julio 2015. La apero de ĉi tiu nova albumo kongruas kun la baldaŭa eldono de lernolibro de la okcitana lingvo por esperantistoj, kiun jOmO verkis. Bona duopa maniero ekkoni la okcitanan kulturon!
 


jOmO kaj la Brankabogedaïres (Brankabodegistoj) estas:
j O m O (J. M. Leclercq): basgitaro, banĝo, darbuko, kanto.
Rémy VIDAL: drumo.
François BACABE: bodego, buŝharpo, buŝharmoniko, banĝo.
Michel MONDON: bodego.
Maxence CAMELIN: bodego.
Xavier VIDAL: bodego.
Rita MACEDO: akordiono, kanto.
Robert NAUDY: rultamburo.

Tiu ĉi disko estis surbendigita en Donneville (Laŭrages’) en la Studio de la Trappe - Vinilkosmo inter julio 2014 kaj januaro 2016.
Surbendigado, sonmiksado kaj mastrigado: Triboulet
Kunlaboranto-asistanto: Nevik Martorell-Baudin

Graphismo kovrilo kaj realigado de la KD-libreto: Alexis Julia
Foto de la fotokovrilo: Francis Fourcoux
Fotoj en la libreto: Flo! 

Dankon al:
- Rikardo Cash pro la helpo en la prilaborado kaj reviziado de la tekstoj.
- Flo! pro la bongusta manĝaĵo kaj pro superrigardo de la projekto.








ABONKLUBO

Subtenu aktive la muzikeldonejon Vinilkosmo kaj ĝian muzikan produktadon en esperanto, la aperon de novaj albumoj, aŭ la reeldonon de malnovaj albumoj.

La sola alternativo estas ke ĉiuj kiuj volas daŭre aŭskulti esperantan muzikon de la katalogo de Vinilkosmo tra la justa elsendfluejo Muzik-Diverseco kaj aliloke, aliĝu al la ABONKLUBO.

Eblas ankaŭ konsulti la muzikajn novaĵojn de la Blogo aŭ en la Informletero de Vinilkosmo.

ABONKLUBO

Kantotekstoj

Vi devas esti abonanto (ABONKLUBO) aŭ esti aĉetinta ĝin ĉi tie por aliri la kantotekstojn.