
Albumo ref. : VKKD082-026
KD 24 titoloj - 69:53 mn
jOmO Slavumas - JoMo kaj Liberecanoj - Solniŝka – Francio
Produktita de Vinilkosmo © 2006
Atentigo : **La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj bitformatoj, alklakante sur la dezirata formato:
OGG , FLAC , aŭ Elsendfluo (MUZIK-KLUBO).
Kontaktu nin por mendi unuopajn trakojn por elŝuti en mp3 aŭ alia formato.
Prenu belan pokalon kaj verŝu du fingrojn da cigana muziko, unu da jida, unu viglan gluton da roko, kaj dronigu la tuton en abunda bano de ritmoj kaj sonoj el slavaj landoj, sed precipe lasu jOmOn aldoni esperanton kaj servi al vi tiun mirigan koktelon kiu transportos vin en mondon tiom familiaran kiom konfuzigan ekde la unua gluto!
Tiu ĉi nova KD, konsumenda sen modero, estas fakte kvazaŭ duobla albumo de pli ol unu horo, kiu kunigas jOmOn, liajn fidelajn kompanojn Liberecanoj, kaj la ensemblon de tradicia slava muziko Solniŝka. La ekzerco povus ŝajni hazardeca por tiuj kiuj konas la viglan kaj bazecan rokon JoMo kaj LIBERECANOJ (vkkd18), kaj neniu alia certe majstrus ĝin per tiom da brilo.
La rezulto estas unika sperto kiu preskaŭ pensigus al ni ke roko venas de Rusio aŭ Ukrainio, kaj sen vere aŭdaci tion diri, rakontas tamen ĝian historion, neniigante samtempe kelkajn malnovajn limojn kiuj rezistas nur pro kutimo.
Se vi ne timas perdi viajn gvidomarkojn, do, tiam tiu ĉi albumo estas por vi !
JoMo kaj Liberecanoj (Libertarios) en tiu ĉi albumo estas :
JoMo (J. M. Leclercq) : voĉo, korusoj, gitaro, baso, balalajko, piano, perkutiloj, violono en "La koloro de la amo"
Irina Lebedeva : voĉo
Muriel Pelca : kontrabaso
Gérard Bordes : drumo
Pierre Bertrand (Poej) : akustika gitaro, elektra gitaro, alto balalajko alto, balalajko, buzuko, mandolino, greka baglamo
Solniŝka estas :
Ruslana Gusarenko (Lana) : zimbalono
Cyril David (Yacha) : basa balalajko
Jean Hubert : Violono
Nebojcha Markovic (Neno) : Piano, voĉo en "Vagadis mi"
Gastmuzikistoj :
Jean-Claude Patalano : klarneto en "La fumo"
Studio : Studio de la Trappe / Vinilkosmo (Donneville)
Sonininĝeniero : Triboulet
ABONKLUBO
Subtenu aktive la muzikeldonejon Vinilkosmo kaj ĝian muzikan produktadon en esperanto, la aperon de novaj albumoj, aŭ la reeldonon de malnovaj albumoj.
La sola alternativo estas ke ĉiuj kiuj volas daŭre aŭskulti esperantan muzikon de la katalogo de Vinilkosmo tra la justa elsendfluejo Muzik-Diverseco kaj aliloke, aliĝu al la ABONKLUBO.
Eblas ankaŭ konsulti la muzikajn novaĵojn de la Blogo aŭ en la Informletero de Vinilkosmo.