
Albumo ref.: VKBA021
Bita albumo 14 titoloj - 46:53 mn,
disponebla laŭ MP3 – 320 Kb/s - OGG - FLAC - elsendfluo formatoj
La Universala Arbo - KAJTO – Burgum - Frislando (Nederlando)
Bita albumo produktita de Windrose music © 2019
Atentigo : **La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj bitformatoj, alklakante sur la dezirata formato:
OGG , FLAC , aŭ Elsendfluo (MUZIK-KLUBO).
Kontaktu nin por mendi unuopajn trakojn por elŝuti en mp3 aŭ alia formato.
Apero de la bita albumo la 15an de julio 2019
La Universala Arbo, la 8-a albumo de Kajto.
En la printempo de 2019, Nanne kaj Ankie prezentis la 8-an albumon de Kajto, La Universala Arbo. Sur la albumo estas 14 novaj kantoj kun tekstoj en esperanto.
Kiel kutime sur la albumoj de Kajto, la varieco de la kantoj estas granda: melankoliaj kantoj estas sekvataj de gajaj, humuraj kantoj; rapidaj kantoj estas alternataj de malrapidaj, etosplenaj kantoj.
Ankie kaj Nanne akompanas sian kantadon per diversaj instrumentoj kiel gitaro, banĝo, cistero, akordiono, kalabaso, koncertino, kontrabaso, sintezilo kaj ŝalmo.
La Universala Arbo estas nova juvelo en la repertuaro de Kajto.
La Universala Arbo estas la titolkanto de la nova albumo.
La teksto estis originale verkita en la angla de la aŭstralia aŭtoro Michael J. Roads, speciale por Nanne kaj Ankie, kaj Nanne komponis la melodion. Jam dum multaj jaroj la kanto estas unu preferata en ilia repertuaro. Antaŭ kelkaj jaroj la israela poeto Amir Naor proponis esperantigi la tekston, kaj li vere bone sukcesis fari tion. La teksto estas miraklo.
Jam en la komenco de Kajto, la Kajtanoj serĉis tekstojn por siaj kantoj ankaŭ en poemaroj de poetoj el diversaj landoj. Ankaŭ nun, sur la nova albumo, estas kelkaj tekstoj el poemaroj. Unu el tiuj estas Vintra Fabelo, malpeza amteksto de la rusa poeto Nikolai Hohlov. Nanne muzikigis la tekston, kaj jen... gajega kanto!
En tiu ĉi albumo Kajto estas: Nanne Kalma kaj Ankie van der Meer
Surbendigita, miksita kaj mastrigita en la Windrose Studio en Burgum en februaro kaj marto 2019.
Soninĝeniero kaj mastrigado: Nanne Kalma kaj Ankie van der Meer
Produktado, Ideoj kaj koncepto pri kovrilo, fasonado: Ankie kaj Nanne
Multan dankon al:
Alessandra Madella, Amir Naor, Angel Arquillos, Conny Matheus, David Bloch, Grytsje Kingma, Heinz-Wilhelm Sprick, Jurjen van der Meer, Luiza Carol, Marcelo Redoulez, Michael J. Roads, Mikaelo Bronŝtejn, Miroslawa (Mirka) Kubicka, Setsuko Yamakawa, Trigo Peng.
ABONKLUBO
Subtenu aktive la muzikeldonejon Vinilkosmo kaj ĝian muzikan produktadon en esperanto, la aperon de novaj albumoj, aŭ la reeldonon de malnovaj albumoj.
La sola alternativo estas ke ĉiuj kiuj volas daŭre aŭskulti esperantan muzikon de la katalogo de Vinilkosmo tra la justa elsendfluejo Muzik-Diverseco kaj aliloke, aliĝu al la ABONKLUBO.
Eblas ankaŭ konsulti la muzikajn novaĵojn de la Blogo aŭ en la Informletero de Vinilkosmo.