AFRIKA KOMPILO

AFRIKA KOMPILO
Prix
15,00 €
AFRIKA KOMPILO
Vigla Muziko
International - 2010

 

Albumo ref.: VKKD100-036A-B 
KD 20 titoloj – 77:13 mn
Disponebla laŭ MP3 – 320 Kb/s kaj OGG formatoj

AFRIKA KOMPILO – Konga Espero – Vigla Muziko – Mayoma kun JoMo – Kinŝaso (Kongo)
Kunproduktado Konga Espero–Vigla Muziko–JoMo/Vinilkosmo © 2010
 

Atentigo : **La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj bitformatoj, alklakante sur la dezirata formato: 
OGG , FLAC , aŭ  Elsendfluo (MUZIK-KLUBO).

  Kontaktu nin por mendi unuopajn trakojn por elŝuti en mp3 aŭ alia  formato.

 

La AFRIKA KOMPILO prezentas kantojn de 3 afrikaj artistoj (La bandoj Konga Espero kaj Vigla Muziko) kaj franca artisto kun Kantaŭtoro el Kongo Théophile Mayoma Diankembo

 

A/ KONGA ESPERO


En la komenco de la 90aj jaroj, pluraj esperanto-artistoj fuĝis el Kongo al Eŭropo pro la milito (interalie Zhou-Mack kiu instaliĝis en Parizo, kaj Denis Rock Tamba en Germanio), kaj partoprenis en Vinilkosmo-Kompil’ Vol. 2 en 1996.
La 18an de majo 2005, Denis Rock Tamba estis forpelita de Germanio kun aliaj konganoj post dek ses jaroj de ekzilo, lasante tie filon kaj organizitan vivon.
Post reveno en Kinŝaso (Demokratia Respubliko Kongo), Denis Rock Tamba, kiu travivis plurajn muzikspertojn (Afrika Espero, La Rolls, ktp.), reaktivis muzike en Kongo kaj renkontis aliajn artistojn. 
Dum la seminario de ILEI kiu okazis en Kinŝaso, renkontiĝis pluraj esperanto-artistoj, aŭtoroj, kaj komponistoj (Viktor Lufimpu, Junior Ngangu, kaj Denis Rock Tamba) el diversaj lokoj de Kongo, kaj havis ideon krei muzikgrupon kun diversaj aliaj muzikistoj sub la nomo Konga Espero.
Malgraŭ la rimedaj malfacilaĵoj, en 2009 ili sukcesis registri en kinŝasa studio 8-titolan albumeton Kiu lingvo? , kaj konsentis aldoni ĝin kadre de la projekto Afrika Kompilo.
La muzikstilo vojaĝas de regeo kaj zuko tra latina ĝis funk-roko, kun engaĝitaj, pacaj, kaj amtekstoj.

Muzikistoj de Konga Espero:
Viktor Lufimpu: ĉefkantisto
Rock Tamba: ĉefkantisto kaj akompangitaristo
Junior Ngangu: ĉefkantisto kaj akompangitaristo
Aime Nkuansambu: basisto
Konga Ndali: gitarsolisto
Derlain: klavaro
Franck Lukombo: koruskanto kaj perkutisto
Esther: koruskantistino
Annie Bilola: koruskantistino
Doustin Mopoto: drumisto
Nelly Masemi: koruskantistino
Lily Kandolo: koruskantistino

Registrita kaj miksita en studio Diya Studio en Kinŝaso
Soninĝeniero: Oscar Diyabanza
Mastrigado en Studio de la Trappe/Vinilkosmo en Donneville
Soninĝeniero: Triboulet

Tekstreviziado: Rikardo Cash
Grafika koncepto de la kovrilo: Papy Boke
Fotoj: Tede Diyabanza
Grafika prilaboro de la libreto kaj KD-kovrilo: Cyrille Poullet (Platano)


VIGLA MUZIKO



Dido Fundu komencis muziki kaj kanti en la nacia lingvo lingala en 1985 en Mbanza-Ngungu en la provinco de Basa Kongo kiam li ankoraŭ estis en lernejo.
Li faris sian unuan koncerton en la Universitato ISP de Mbanza-Ngungu.

Post eklernado de esperanto, Dido Fundu ekkantis premiere en la internacia lingvo en 1993 kaj nomis la novan esperanto- muzikgrupon VIGLA MUZIKO.
Nuntempe la muzikgrupo lokiĝas en Kinŝaso.

En tiu ĉi disko, Dido Fundu aŭtoras, komponas, kaj kantas siajn proprajn kantojn kun akompano de:
Djo Mass: baso
Mastaki Bafa: akustika gitaro
Lidjo: gitarsolisto
Wadadi: drumo
Mamie Biyela: korusoj

 

Tekstoj reviziitaj de Roel Haveman

Registrita kaj miksita en Studio Bobongo
Soninĝeniero: Zola

Foto: Kenjano
Grafika prilaboro de la libreto kaj KD-kovrilo: Cyrille Poullet (Platano)

 

B/ Mayoma kun jOmO Afrikumas

 


Théophile Mayoma Diankembo naskiĝis la 28an de julio 1960 en la ĉefurbo de Demokratia Respubliko Kongo, Kinŝaso.
Mayoma esperantiĝis en la jaro 1983, kaj ekkantis kaj ekverkis esperantokantojn ekde la jaro 1985. Li neniam kantis en muzika grupo, sed kantas sola kaj mem verkas kaj komponas siajn esperantokantojn, sen ludi instrumenton.
Mayoma ŝatas aŭskulti muzikon el diversaj mondpartoj: Usono, Jamaiko, Francio, Britio, kaj Sud-Afriko; tial plaĉis al li verki kaj kanti siajn kantojn en la internacia lingvo esperanto.

Je la komenco li sendis la tekstojn de siaj kantoj al homoj, esperantogrupoj, aŭ asocioj por trovi esperanto-kantiston por interpreti ilin, sed tio ne sukcesis.
Poste li provis surbendigi la kantojn surkasede kaj sendis ilin same kiel la tekstojn. Kaj en 1987 usona komponisto David Gaines respondis kaj surbendigis du kantojn kaj sendis ilin al Mayoma en 1992 surkasede.
Post 1992 Mayoma perdis la kontakton kun David Gaines kaj li ekserĉadis denove aliajn artistojn kaj produktistojn, malsukcese.
Finfine en 2006, JoMo (Jean-Marc Leclecq, la famkonata tuluza artisto) afable konsentis, kaj komence de 2007, JoMo ekregistris plurajn el liaj kantoj por eventuale eldoni ilin kadre de projekto Afrika Kompilo lanĉita de Vinilkosmo.

Speciale por tiu ĉi kompilo, JoMo komponis la trilingvan kanton Afriko ne ’stas vendenda en esperanto, en okcitana ‘Africa n’es pas per vénder’, kaj lingala Afrika ezali ya koteka te.

Registrado en JoMo-Studio kaj Studio de la Trappe/Vinilkosmo
Miksado kaj mastrigado en Studio de la Trappe/Vinilkosmo
Soninĝeniero: Triboulet

Lingvoreviziado: Rikardo Cash
Grafika prilaboro de la libreto kaj KD-kovrilo : Cyrille Poullet (Platano)


 








ABONKLUBO

Subtenu aktive la muzikeldonejon Vinilkosmo kaj ĝian muzikan produktadon en esperanto, la aperon de novaj albumoj, aŭ la reeldonon de malnovaj albumoj.

La sola alternativo estas ke ĉiuj kiuj volas daŭre aŭskulti esperantan muzikon de la katalogo de Vinilkosmo tra la justa elsendfluejo Muzik-Diverseco kaj aliloke, aliĝu al la ABONKLUBO.

Eblas ankaŭ konsulti la muzikajn novaĵojn de la Blogo aŭ en la Informletero de Vinilkosmo.

ABONKLUBO

Kantotekstoj

Vi devas esti abonanto (ABONKLUBO) aŭ esti aĉetinta ĝin ĉi tie por aliri la kantotekstojn.